Epöl [epol] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog.

Blazono de Epöl

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Epöl situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Bajna troviĝas 5, Dorog 21, Esztergom 26, Tatabánya 29, Budapeŝto 47 km.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1225 en formo Epely. La tataroj en 1242 detruis la vilaĝon. La loĝantoj longe servis la reĝon kaj produktis vinon por la kortego. En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. Post la turka erao hungaroj, germanoj kaj slovakoj refondis la vilaĝon. Ili estis longe plejparte ministoj.

Vidindaĵoj redakti