Epifanio de Salamis

(Alidirektita el Epifanio el Salamis)

Epifanio de Salamis, latine Epiphanius (naskiĝis ĉ. 315 en Besanduk apud Eleŭteropolo en Judeo (hodiaŭ Bet Guvrin, Israelo); mortis la 12-an de aprilo 403 surmare) estis palestina verkisto kaj episkopo de Constantia[1] (Salamis) sur Kipro. Li estas honorata kiel sanktulo en la katolika kaj ortodoksa kaj orientaj eklezioj.

Sankta
Epifanio de Salamis
Sankta Epifanio laŭ pentraĵo de la 14-a jarcento
Sankta Epifanio laŭ pentraĵo de la 14-a jarcento
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 315
en Eleutheropolis
Morto 30-an de aprilo 403 (0403-04-30)
en Mediteraneo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hebreakojnea grekakoptalatinasiriaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo pastro • verkisto vd
Verkado
Verkoj Panarion ❦
Chronicle vd
Episkopo de Salamis
Metropolito
Sanktulo, Patro de la Eklezio
Festotago 12-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Sankta Epifanio, edukita kristane de siaj gepatroj, orfis infanaĝe kaj estis adoptita de rabeno kiu lin intruos pri la hebrea lingvo kaj pri la juda kulturo kaj fine al li lasis siajn havaĵojn, pasigis tridek jarojn de sia vivo en monaĥejo de sia naskiĝa lando kaj en 367 estis elektita metropolita episkopo de Salamis de Kipro.

Li instruis ke oni devas ja jes, honori kaj kulti la sanktulojn de la Eklezio, sed en la ĝusta mezuro por ke nur Dio estas la fonto de la sankteco kaj inda je adoro.

Li luktis kontraŭ la doktrino de origenismo, kiu kredis je la antaŭekzisto de la animoj el supera mondo, el kiu ili venas animi la destinitan korpon; ankaŭ subtenis ke Jesuo Kristo estas adopta filo de Dio, ke la animo de homo pekis mem antaŭ ol ĝi unuiĝis al la korpo, ke la infera separo el Dio ne estas eterna. Lukto kontraŭ origenismo estas unu el liaj doktrinaj klopodoj.

Li estis akuzita, sed defendita sukcese de Sankta Hieronimo kaj Rufno el Aquileia, pri Antropomorfismo. En 382 li partoprenis en koncilio en Romo kunvokita de papo Damaso la 1-a

Verkoj de Epifanio redakti

  • Panarion adversus omnes haereses (ujo de medikamentoj kontraŭ ĉiuj herezoj) estas lia verko plej konata, kie estas detale priskribitaj kaj batalataj ĉirkaŭ 80 malsamaj herezoj;
  • "Ancoratus", aŭ la homo forte ankrita (en la kredo), verkita solecitite de la de sia pastraro, kie Epifanio informas pri du kredaj formuloj kies unu estas tiu de sia eklezio, kaj reasertas la kredon de Niceo kontraŭ Arianismo kaj origenismo.
  • De duodecim gemmis quae sunt in veste Aaron (Pri la dekdu perloj starantaj sur la vesto de Aaron), kurioza greklingva verko, eble tute alegoria. Konservita latinlingve.
  • De ponderibus et mensuris (greke : Περì Μέτρων καì Σταϑμῶν). Temas pri enkonduko al la legado de la Biblio, konata nur parte kaj integre malkovrita en du kodeksoj siriaj kaj nun konservitaj ĉe la Brita Muzeo
  • Fragmentoj de leteroj, transdonitaj diverslingve.
  • Aliaj verkoj estis al li atribuitaj de ikonoklastoj, senfundamente tamen.

Kulto redakti

Li mortis 403, dumvojaĝe el Konstantinopolo al Kipro, en la Mediteranea Maro.

En la Roma Martirologio Sankta Epifanio estas rememorata la 12-an de majo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Detruita pro tertremo en 340 kaj rekonstruita kun la nomo Konstancia honore al la imperiestro Konstancio la 2-a.

Vidu ankaŭ redakti