Epifenomeno

sekundara fenomeno apud primara fenomeno

En metafiziko, epifenomeno estas sekundara fenomeno, kiu okazas apud aŭ post primara fenomeno.

Priskribo redakti

Epifenomenoj estas problemo por simplaj teorioj de kaŭzeco. Ekzemple, konsideru simplan Lewis-an teorion de kaŭzeco, laŭ kiu “evento A kaŭzas eventon B” signifas, ke “se A ne okazus, B ankaŭ ne okazus.” Tamen, supozu ke A kaŭzas B kaj ankaŭ epifenomenon A′, tiel ke A ĉiam okazas kune kun A′. Do, B ne okazus se A′ ne okazus; sed ne estas vera, ke A′ kaŭzas B′.

Epifenomeno en la filozofio de la menso redakti

En la filozofio de la menso, oni difinas epifenomenon de fizikaj fenomenoj kiel fenomenon, kiun povas kaŭzi fizika fenomeno, sed kiu ne povas kaŭzi fizikan fenomenon. Epifenomenismo estas la teorio, ke mensaj fenomenoj estas epifenomenoj en tiu senco.

Etimologio redakti

La termino devenas de la helena ἐπῐφαινόμενον epifainómenon, de ἐπί epí “sur, ĉe” kaj φαινόμενον fainómenon “aperanta”.

Referencoj redakti

  • Jackson, Frank (1982-04). “Epiphenomenal Qualia”, The Philosophical Quarterly (en) 32 (127), p. 127–136. doi:10.2307/2960077. 

Eksteraj ligiloj redakti