Epifito (greke : epi = sur, super; phyton = planto) aŭ sursidanta planto, estas planto kiu kreskas ne-parazite sur alia planto. Epifito kelkfoje estas nomata aera planto [1]ĉar ĝi ne radikiĝas en la grundo. Tamen la termino epifito aplikiĝas kaj al embriofitoj kaj al akvaj plantoj. Surtere plejofte arboj servas substrate por epifitoj, dum akvaj epifitoj, kiel algoj, kreskas sur aliaj akvaj plantoj. La portanta planto oni ankaŭ nomas forofito ( greke : phoron = portanto ).

Epifitaj tilandsioj kaj kaktoj en Kubo
Epifitoj sur arbo el pluvarbaro en Kostariko
Epifitoj en pluvarbaro de Santa Elena, Kostariko

Epifito estas unu el la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær.

Vivmaniero redakti

La avantaĝo de tia vivmaniero estas la pli bona disponebleco de lumo, kiu sur arbargrundo (kaj sur margrundo) estas limiganta faktoro por la plantkreskado. La malavantaĝo de la aere epifita vivmaniero tamen estas, ke kontinua provizo je akvo kaj nutraĵaj elementoj, kaŭze de mankanta ligilo kun la grundo, ne ĉiam estas garantiita. En la daŭro de la evoluo de specioj, la epifitoj disvolvis morfologiajn kaj fiziologiajn adaptaĵojn, por estiĝi sendependaj de la grundo. Laŭ la ekzistanta opinio, la epifita vivmaniero plurfoje disvolviĝis sendepende [2]. Laŭ la klasika signifo, epifitoj ne estas parazitoj, ĉar ili ne elpumpas la floemon el siaj gastigantoj. Parazitaj kaj duonparazitaj plantoj kiel blanka visko, kreskantaj sur aliaj plantoj, ne estas aŭtentikaj epifitoj (indiko kutime donita al komplete aŭtotrofaj epifitoj), sed ili havas nur ŝajne epifitan habiton.

La unua grava monografio pri epifita ekologio estis skribita en 1888 far Andreas Franz Wilhelm Schimper [3].

Tipoj redakti

 
Apud Orosí, Kostariko

El ontogeneza vidpunkto oni distingas du tipojn de epifitoj. Holoepifitotut-epifito ĝermas kaj kreskas sur alia planto dum sia tuta vivo. Kontraŭe hemiepifitoduon-epifito restas nur dum parto de sia vivo sur alia planto. Ĉe tiu ĉi kategorio oni havas primarajn kaj sekundarajn hemiepifitojn. Primara hemiepifito ekas sia vivciklo kiel epifito kaj poste disvolvas radikojn, kiuj ebligas ligilon kun la grundo. Sekundara hemiepifito unue kreskas surgrunde kaj dum posta fazo perdas la kontakton kun la grundo.

Geografia disvastiĝo redakti

Mondskale ĉirkaŭ 10% de la vaskulaj plantoj [4] havas epifitan vivmanieron. En la tropikaj montarbaroj la porcio de la epifitoj povas superi la tersupraĵe kreskantajn Tracheobionta [5].

Epifitaj vaskulaj plantoj troviĝas preskaŭ ekskluzive en la subtropikoj kaj la tropikoj. En la modera zono, laŭ disponebleco de akvo, ĝenerale oni trovas nur briofitajn, likenajn kaj algajn epifitojn (ekzemple en Eŭropo [6]), sed ankaŭ vaskulajn plantojn (ekzemple en Nov-Zelando [7] aŭ suda Himalajo [8]).

Okaze oni plie ankaŭ trovas tersupraĵe kreskantajn plantojn, kiuj povas vivi en amasiĝintaj reziduoj kaj humo en branĉdisforkiĝoj. Temas pri hazardaj epifitoj. En Eŭropo oni preskaŭ neniam havas [9], epifitajn vaskulajn plantojn. La kaŭzo estas, laŭ la scienca literaturo, la frosto [10], kiu malhelpas la akvoprovizadon dum certa tempo.

Sistematika disvastiĝo redakti

 
Epifita specio el la bromeliacoj

Epifitaj specioj troviĝas ĉe multaj plantfamilioj. Eksterordinare riĉaj je epifitaj specioj estas :

Morfologiaj adaptaĵoj redakti

Bromeliacoj prezentas malgrandajn fermeblajn apertaĵojn sur siaj folioj, tiel nomataj suĉskvamoj, kun kies helpo ili kaptas pluvakvon kaj la en ĝi solvitajn nutraĵajn elementojn. La radikoj de la plej multaj epifitaj bromeliacoj plejparte estas perdintaj la funkcion de akvo- kaj nutraĵ-elementa kondukado, kaj plejofte nur servas al fiksado al substrato.

Multaj bromeliacoj formas rozetojn de rigidaj folioj. Tiuj ĉi tiel kompakte kune staras, ke tie la akvo povas kolektiĝi. Defalintaj plantopartoj kaj mortintaj bestoj povas eniri tiujn ĉi cisternojn kaj tie ili estas transmutaciitaj far mikroorganismoj. La akvo kaj la en ĝi liberigitaj nutrientoj estas kondukitaj per la suĉskvamoj al la interno de la rozetfolioj.

 
Hazarde epifita pino kreskanta sur tigfrukta kverko.

Multe da specioj el la orkidacoj havas ŝajnbulbojn, kiuj funkcias kiel nutrient-deponaj organoj. Dum longdaŭraj trosekecoj aŭ dum la formiĝo de fruktoj tiuj provizoj estas utiligataj.

Adaptaĵon por la rapida asimilado de akvo kaj nutrientoj estas disvolvintaj multaj orkidacoj kaj kelkaj arumacoj. La velamen radicum estas radikĉirkaŭanta epidermo kun fungeca strukturo, kiu rapida sorbas akvon kun ties solvitaj nutrientoj, kaj ĝin poste kondukas al radikoj.

Epifite krekantaj filikoj ofte formas bird-nestecan radikteksaĵon, en kiu kolektiĝas humo kaj akvo, kaj kiu provizas la planton dum sekeca tempo. Multaj epifitoj havas sukulentajn foliojn, kiuj prezentas netan ŝirmadon kontraŭ vaporiĝo.

Fiziologiaj adaptaĵoj redakti

La KAM-meĥanismo permesas al planto, fermi ĝiajn stomojn dum la tago kaj tiele vaporigi malpli da akvo ol kun malfermitaj stomoj. La por la fotosintezo grava karbon-dioksida asimilado ŝanĝiĝas dum la nokto, kiam la mediotemperaturoj malpliiĝas kaj la aertemperaturoj pliiĝas.

Epifitaj muskoj kaj likenoj ensuĉas, kiam pluvas, en siaj ofte feltecaj, fungecaj masoj, grandajn kvantojn da akvo. Dum pli longdaŭraj trosekecoj ili ŝrumpiĝas kaj reduktas sian metabolon ĝis la sekvonta pluvtempo.

Referencoj redakti

  1. Anonymus 1976 : Webster's Third New International Dictionary of the English Language , Encyclopædia Britannica, Inc., Chicago, Vol. I, p.764
  2. Benzing D.H. 1990
  3. Schimper A.F.W. 1888
  4. Gentry A.H. e.a. 1987
  5. Kelly D., et al. 2004
  6. Benzing D.H. 1990
  7. Oliver W.R.B. 1930
  8. Gurung V.D.L. 1985
  9. Zotz Gerhard 2002
  10. Benzing D.H. 1990.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • angle Alwyn H. Gentry, C. H. Dodson 1987 : Diversity and Biogeography of Neotropical Vascular Epiphytes, Annals of the Missouri Botanical Garden, 74/2, 205–233 Resumo
  • angle Benzing D.H. 1990 : Vascular epiphytes. General biology and related biota. Cambridge University Press, Cambridge. 354 pp.
  • angle Gentry A.H. & Dodson C.H. 1987 : Diversity and Biogeography of Neotropical Vescular Epiphytes. Annals of the Missouri Botanical Garden, 24(2): 205-233.
  • angle Gurung V.D.L. 1985 : Ecological observations on the pteridophyte flora of Langtang National Park, Central Nepal. Fern Gazette, 13: 25–32.
  • angle Kelly D., et al. 2004 : The epiphyte communities of a montane rain forest in the Andes of Venezuela: patterns in the distribution of the flora. Journal of Tropical Ecology, 20: 643-666.
  • angle Oliver W.R.B. 1930 : New Zealand epiphytes. Journal of Ecology, 18: 1–50.
  • angle Schimper, A.F.W. 1888 : Die epiphytische Vegetation Amerikas, Fischer, Jena. Digitalisat. Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Project Gutenberg eText germane
  • germane Zotz Gerhard 2002 : Gefässepiphyten in temperaten Wäldern. Bauhinia, 16: 13–22.

Eksteraj ligiloj redakti