Epikuro

helena filozofo

Epikuro (341 a. K. ĝis 270 a. K.) (greke Ἐπίκουρος; latine Epicurus) estis helena filozofo de Ateno kiu fondis epikurismon, unu el la kvin ĉefaj skoloj de helena filozofio. Laŭ Epikuro, la celo de la vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro.

Epikuro
Persona informo
Ἐπίκουρος
Naskiĝo 341 a. K.
en Samoso
Morto 270 a. K.
en Ateno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena kalkuluso vd
Tombo Ateno vd
Religio religio en Antikva Grekio vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Patro Neocles vd
Patrino Chaerestrate vd
Gefratoj Chaeredemus • Aristobulus vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Por sciiĝi pri la filozofio de Epikuro, vidu la artikolon pri epikurismo.

Epikuro ne edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj en la Ĝardeno en Ateno. La Ĝardeno, ĝardeno kaj domo kiujn Epikuro aĉetis, fariĝis la centra lernejo de epikurismo de jaroj ek -310 ĝis 529.

Epikuro verkis almenaŭ 42 librojn, sed el lia plumo, oni nur havas parton de du libroj kaj kelkajn leterojn. Kvankam la epikura skolo daŭre disvastiĝis eĉ post lia morto, gajnante multajn anojn, kaj iĝis unu el la plej popularaj filozofiaj disciplinoj en la helenisma mondo kaj precipe en Romio, tamen poste lia famo malkreskis kune kun la disvastiĝo de kristanismo kaj la kolapso de helenisma-romia klera socio tiele ke ĝis la fino de la mezepoko li restis tute ne konata. Pro tio, la majstra verko de epikurismo ne estas fare de Epikuro, sed de la bela poemo fare de Lukrecio, De Rerum Natura (de la jaro 50 a.K.) sed retrovita nur en 1417.

La vivo kaj klerigado de Epikuro redakti

Laŭ la pli komuna opinio, kiun rakontis Diogeno Laertio, Epikuro naskiĝis en Ateno, en la Dimo de Gargettios. Lia patro, Neocles instruis la gramatikon, kaj lia patrino, Ĉerestrate estis magiistino. Epikuro eble edukiĝis en Samoso, ĝi eblas ke li eĉ naskiĝis en la insulo, ĉar lia patro estis atenia koloniano. Li devenis en Ateno por efektivigi sian militan servon kiam li havis ĉirkaŭ 18 jarojn. Post, li foriris kunigi sian patron al Kolopho, en la nordo de Samoso en -323. Li restadis tie de -323 ĝis -321 kaj li aŭdis la lecionojn de Naŭsifano.

Verkoj redakti

  • 'Letero al Herodoto'
  • 'Letero al Pitokleo'
  • 'Letero al Menekeo' aŭ 'Pri la feliĉo'
  • Ĉefaj Maksimoj
  • Sentencoj de la Vatikano