Episkopujo de Mazara del Vallo

La episkopujo de Mazara del Vallo (latine: Diocesis Mazariensis) estas episkopujo de la Romkatolika Eklezio, sufragana de la ĉefepiskopujo de Palermo. Ĝi inkluziviĝas en la eklezia regiono Sicilio. En 2004 ĝi havis 220.659 baptitajn homojn, el totala nombro de 233.706 loĝantoj. Ĝia aktuala episkopo estas Domenico Mogavero.

Episkopujo de Mazara del Vallo
Dioecesis Mazariensis latine
latina
Sufragana de Ĉefepiskopujo de Palermo
Eklezia regiono Sicilio

Eklezia provinco

Loko

Eklezia provinco Loko
Episkopo Domenico Mogavero
Vikario Giuseppe Ivan Undari
Sacerdotoj 94 inter kiuj 66 sekularaj kaj 28 regulaj
2.350 baptitaj de ĉiu sacerdoto
Religiuloj 35 viroj, 163 virinoj
Loĝantoj 235.600
Baptitaj 220.906 (93,8% el ĉiuj)
Areo 1.374 km² en Italio
Paroĥoj 77
Fondita 1093
Rito roma
Katedralo Plej Sankta Savanto
Patrona sanktulo Sankta Vito, kunpatrono Dipatrino
Adreso Piazza della Repubblica 6, 91026 Mazara del Vallo
Retejo www.diocesimazara.it
Datoj el Pontifika Jarlibro 2007 rilataj je la 2006 * *
Katolika eklezio en Italio
vdr
Episkopujo de Mazara del Vallo
Episkopujo
diocezo de Katolika Eklezio [+]

LandoItalio
RegionoSicilio

Areo1 374 km² (137 400 ha) [+]

Loĝantaro228 603 [+] (2019)
Denseco166,38 loĝ./km² [+] [+]



Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Diocese of Mazara del Vallo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Teritorio redakti

La episkopuja teritorio inkluzivas 13 komunumojn: Mazara del Vallo, Marsala, Petrosino, Campobello di Mazara, Castelvetrano, Salemi, Vita, Partanna, Santa Ninfa, Gibellina, Salaparuta, Poggioreale kaj Pantelleria.

La episkopa seĝo estas en Mazara del Vallo, kie estas la Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto.

La teritorio estas dividita en 77 parokoj.

Historio redakti

 
Kolono de la antikva normana katedralo

La episkopujo de Mazara del Vallo, inter la plej antikvaj en Sicilio, fondiĝis en 1093 de Normandoj, precize de la "granda grafo" Roĝero de Altavilla, post liberigo el longa araba regado.

Komence tre vasta, ĝi etendiĝis ek la enmarejo de Belice ĝis apud Palermo. Fakte, ĝi inkluzivis la nunan provincon de Trapani kaj parton de la provinco de Palermo

La unua episkopo estis Étienne de Rouen (1093-1142), parenco de la grafo Roĝero, benediktano el abatejo de Sankta Eŭfemio en Kalabrio.

En 1584 konstruiĝis la episkopuja seminario.

En 1797 antaŭ la episkopo, la pastraro kaj fidelularo, laŭlegende la bildo de Madono de la Paradizo plurfoje movigis siajn okulojn. Poste okazis regula kanona proceso, post kio la bildo kroniĝis en 1803.

En majo 1844, kiam fondiĝis la episkopujo de Trapani, episkopoj de Mazara havis redukton de sia jurisdikcio, avantaĝante la novan episkopujon kaj la ĉefepiskopujo de Monreale.

Posta teritoria pliiĝo okazis la 24-a de septembro 1950, kiam la komunumoj Alcamo, Castellammare del Golfo kaj Calatafimi-Segesta aliĝis al la episkopujo de Trapani. La insulo Pantelleria realiĝis al la episkopujo de Mazara.

La episkopujo festis, en 1993, la naŭan jarcenton ekde sia fondo. Okaze de tio, papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis la episkopujon: memorante la okazon, la tiama episkopo Emanuele Catarinicchia lokigis antaŭ la katedralo kolonon de la antikva normana katedralo, kun subskribo ĉe la bazo.

Kronologio de episkopoj redakti

Jen la listo de episkopoj ekde la episkopuja fondo[1][2].

Statistikoj redakti


jaro loĝantoj sacerdotoj diakonoj religiuloj parokoj
baptitaj totalo % nombro sekularaj regularaj baptitaj de
ĉiu sacerd.
viroj virinoj
1950 275.800 275.800 100,0 223 189 34 1.236 42 314 58
1970 226.183 227.183 99,6 140 120 20 1.615 29 226 56
1980 229.700 236.900 97,0 114 80 34 2.014 42 230 61
1990 222.723 231.562 96,2 103 68 35 2.162 41 216 78
1999 223.358 234.693 95,2 100 70 30 2.233 36 241 77
2000 223.124 233.951 95,4 101 71 30 2.209 36 241 77
2001 223.250 234.592 95,2 100 72 28 2.232 34 241 77
2002 223.025 234.295 95,2 95 71 24 2.347 30 241 77
2003 222.965 233.592 95,5 96 73 23 2.322 29 241 77
2004 220.659 233.706 94,4 95 70 25 2.322 31 241 77
2005 221.096 235.409 93,9 94 68 26 2.352 33 163 77
2006 220.906 235.600 93,8 94 66 28 2.350 35 163 77

Rilataj paĝoj redakti

Referencoj redakti

  1. Episkopuja slipo en catholic-hierarchy.org. angle
  2. Episkopuja slipo en gcatholic.com. Alirita 25-a de marto 2012. angle
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Hierarchia Catholica Medii ævi, citita verko
  4. Biografio de la kardinalo Bessarione. Alirita 25-a de marto 2012. angle
  5. Biografio de Orazio della Torre. Alirita 25-a de marto 2012. itale

Bibliografio redakti