Epitafo (malnovgreke επιτάφιο[ν], „[tio, kio troviĝas] sur tombo“, latinigite) epitaphium ) laŭ PIV estas "surskribo sur tomboŝtono". En pli vasta senco ankaŭ povas temi pri tomboŝtono mem aŭ pri monumento iusence tomboŝtono simila, kun surskribo, por mortinto.

Laŭ Francisko Azorín epitafo estas simple Tomba surskribaĵo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka epitafios el epi + tafos (sur tombo), kaj de tie la latina epitaphium.[2]

Elementoj de epitafoj redakti

Epitafoj povas havi tre variajn formojn. Dezajnaj elementoj estas la surskribo mem, ornamaĵoj, simboloj kaj bildaj motivoj. Epitafoj dum la homa historio verkiĝis el plej diversaj materialoj, ekzemple el ŝtono (marmoro, sabloŝtono), metalo (bronzo) sed ankaŭ ligno. Laŭ sia formo, epitafoj povas esti poraj memortabuloj, sed ofte ili estas tombokovriloj aŭ statuoj. La plej malnovaj epitafoj estis trovitaj sur egiptiaj sarkofagoj. Grekaj epitafoj plej ofte estis verkitaj kiel epigramo. Tion L. L. Zamenhof elstarigis per la citaĵo: "La antikvaj epitafoj estis ofte versaj".

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 67.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti