Epoko Sengoku

epoko de la historio de Japanio dum la 15a kaj 16a jarcentoj

La Sengoku-epoko (japane: 戦国時代, sengoku-jidai, laŭvorte aĝo de la militantaj provincoj) estis epoko de sociaj moviĝoj, politikaj intrigoj kaj de daŭraj militoj inter la mezo de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a jarcento, t.e. de la Onin-milito en 1477 ĝis la fino de la Aŝikaga-ŝogunoj. En 1573 la Sengoku-epoko transiris al la Azuĉi-Momojama-epoko.


Historio de Japanio

Batalo dum la Sengoku-epoko

Kvankam la Aŝikaga-ŝogunoj daŭre uzis la bakufu-strukturon de Kamakura kaj fondis militistan registaron laŭ la samaj ekonomiaj kaj sociaj rajtoj kiel faris la Hojo-ŝogunoj en 1232, ĝi ne sukcesis konvinki la multnombrajn daimiojn, ĉefe tiujn, kies bienoj estis for de Kioto.

Komerco kun Ĉinio pligrandiĝis kaj uzo de mono disvastiĝis kun apero de bazaroj kaj komercaj urboj. Ĉio ĉi aldone al la evoluo de la agrikulturo kaj metioj kreis emon al pli granda aŭtonomio je ĉiuj tavoloj de la socia hierarkio.

Ekde la komenco de la 15-a jarcento doloroj kaj mizero provokitaj de naturaj katastrofoj kiel tertremoj kaj malsatego kaŭzis batalon de la kamparanoj pro troaj ŝuldoj kaj impostoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti