Eponimo estas persono, aŭ reala aŭ fikcia, kies nomo estigis (aŭ oni opinias ke ĝi estigis) la nomon de iu loko, asteroido, tribo, malkovro, aŭ alia afero. Eponima persono estas la samo kiel eponimo. Krome, la vorto eponimo povas esti ankaŭ uzata por nomi la titolitan objekton. En iuj lingvoj, ekzemple la nuntempa angla, la termino "eponima" estas ofte uzata pro signifi "mem-titolita".

Ekzemplo de eponimoj:

En klasika antikvo estis nomataj eponimaj oficistoj tiuj personoj, kiuj posedis iun gravan ŝtatan oficon kaj donis la nomon al la konkreta jaro ("En la jaro de la konzuleco de XXXX").