Equal justice under law

Equal justice under law (angle: egala justico sub la leĝo) estas frapfrazo ĉizita en la antaŭan parton de la United States Supreme Court building en Vaŝingtono, Usono. La frazo estis verŝajne verkita unue en 1932 de la arkitektura firmao, kiu konstruis la konstruaĵon. La justicestro Charles Evans Hughes konsentis pri tiu skribaĵo.[1] La estro de la arkitektura firmao estis Cass Gilbert.

La antaŭa parto de la justickonstruaĵo en Vaŝingtono.

Referencoj redakti

  1. Informilo pri West Pediment Arkivigite je 2010-06-05 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la TTT-ejo de la U.S. Supreme Court.