Sângeru de Pădure
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Erdőszengyel)
Sângeru de Pădure [sınĝeru de pədure] (hungare: Erdőszengyel erdosendjel) estas vilaĝo en Rumanio nord-nordoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Ernei.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 456 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 353 (33% rumanoj, 35% hungaroj, 32% ciganoj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas en 1409. Antaŭ 1600 ĝi havis hungarajn loĝantojn. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj redakti
- Árpád Nagy, Pika (19-a de julio 1950): scenejdekoraciisto, pentristo.
- Gyula Pungur (Erdőszengyel, 24-a de majo 1843 – Zelenika, Dalmatio, 1-a de majo 1907): ornitologo, entomologo.
Eksteraj ligiloj redakti
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto Mureş
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine