Eresos

urbo en Grekio

La urbeto Eresos (greke Ερεσός (gramatike ina singularo), turke Herse) situas en la okcidento de la insulo Lesbo de Grekio. Kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj setlejoj ĝi konsistigas la urban distrikton Eresos (Δημοτική Κοινότητα Ερεσού, Dimotiki Kinotita Eresou). Laŭ la censo de 2011 la urbeto Eresos sola havis 1086 loĝantojn, la tuta urba distrikto Eresos 1611 loĝantojn.

Eresos
vilaĝo, poliso [+]

Supermara alteco44 m [+]
Koordinatoj39° 10′ 0″ N, 25° 55′ 59″ O (mapo)39.16666666666725.933055555556Koordinatoj: 39° 10′ 0″ N, 25° 55′ 59″ O (mapo)
Loĝantaro899 [+] (2021)

Eresos (Grekio)
Eresos (Grekio)
DEC
Eresos
Eresos

Map
Eresos

Vikimedia Komunejo:  Eresos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

El Eresos devenis inter aliaj la helena filozofo Teofrasto, kiu ofte konsideriĝas "la patro de botaniko".

Referencoj redakti