Erevana Internacia Filmfestivalo

Erevana Internacia Filmfestivalo (armene Ոսկե Ծիրան» Երևանի միջազգային կինոփառատոն; angle "Golden Apricot" Yerevan International Film Festival, GAIFF), kromnomata «Ora Aprikoto»[1] de la nomo de sia ĉefa premio, estas ĉiujara filmfestivalo ekde la jaro 2004 okazanta en julio en Erevano, ĉefurbo de Armenio.

Erevana Internacia Filmfestivalo
filmofestivalo
Komenco 2004 vd
Lando(j) Armenio vd
Moto Մշակույթների ու քաղաքակրթությունների խաչմերուկ
Fondinto(j) Harutyun Khachatryan • Mikayel Stamboltsyan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Erevana Internacia kinfestivalo
Festivalejo en Erevano
Festivalejo en Erevano
Loko Erevano, Armenio
Premio Ora Aprikoto
Fondita 2004
Direktoroj Atom Egoyan (honora estro)

Harutyun Khachatryan (ĝenerala direktoro)
Susanna Harutyunyan (arta direktoro)
Mikayel Stamboltsyan (programa direktoro)

Lingvoj armena, angla
Retejo www.gaiff.am
vdr

La celoj de la festivalo estas "prezenti novajn verkojn de la kinoreĝisoroj kaj produktantoj en Armenio kaj eksterlandaj kinoartistoj de armena deveno kaj antaŭenigi kreemon kaj originalecon en la areo de kinearto kaj videarto". Ĉefaj okazaĵoj de la festivalo estas kutime aranĝitaj en kinejo Moskvo.

Atom Egoyan, prezidanto de la festivalo ekde 2005.
Atom Egoyan, prezidanto de la festivalo ekde 2005.

La ĉiujara filmfestivalo "Ora Aprikoto" estis establita en 2004 en Erevano, fare de la fonduso "Ora Aprikoto" por kina disvolviĝo, la armena Unuiĝo de Film-kritikistoj kaj Film-ĵurnalistoj, apogita de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Respubliko Armenio, la Ministerio de Kulturo de Armenio kaj Bonfara fonduso por Kulturevoluo. Kanad-armena direktoro Atom Egoyan estis nomita prezidanto de la festivalo ekde 2005.

Funkciado redakti

La plej gravaj premioj ĉe la festivalo estas la premioj Ora Abrikoto kaj Arĝenta Abrikoto por trajto, dokumentario kaj armenaj panoramofilmoj.

Tri kategorioj estas reprezentataj en la oficiala konkuro : la filmoj de internacia fikcio, la internaciaj dokumentofilmoj kaj la armenaj filmoj. Ĉiu kategorio premias la plej bonan filmon de la Ora Abrikoto kaj la duan por la arĝentan Abrikoton[2]. La filmoj retenitaj por la konkuro devas esti produktitajn malpli ol du jaroj antaŭ la malfermo de la festivalo[3].

La Festivalo fokusiĝas la temon de Vojkruciĝo de Kulturoj kaj Civilizoj, kaj havas amason da filmoj reprezentante diversajn naciojn kaj religiojn, kolektive prezentante la riĉecon de la homa travivaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Gjumri:filmoj

Armena kino

Listo de festivaloj de kino

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de 'Ora Aprikoto' Arkivigite je 2022-08-23 per la retarkivo Wayback Machine (Erevana Internacia Filmfestivalo)

(angla) Ora Aprikoto en Internet Movie Database

Noto redakti

1 Aprikoto (Prunus armeniaca) rilatas al naica frukto.

Referencoj redakti

  1. Aprikoto (Prunus armeniaca) rilatas al la nacia frukto, origine el Armenio laŭ legendo.
  2. (angla) "Awards Arkivigite je 2012-11-09 per la retarkivo Wayback Machine" (Premioj), Ora Aprikoto Internacia Filmfestivalo
  3. (angla) Regulations Arkivigite je 2020-03-01 per la retarkivo Wayback Machine (regularo), GAIFF