Ergativa-akuzativa lingvo

Ergativa-akuzativa lingvo estas lingvo de tiu tipo, kiu uzas la gramatikajn kazojn ergativo, akuzativo, kaj absolutivo. Funkcias tiel:

  • la aganto de transitiva verbo estas en ergativo;
  • la objekto de transitiva verbo estas en akuzativo;
  • la argumento de netransitiva verbo estas en instransitivo (absolutivo).

Ekzistas tutmonde relative malmultaj lingvoj, kiuj estas de tiu speco, ekz-e la lingvoj Ainua, Nezperca kaj la Vaĥaj dialektoj de la Ĥanta lingvo. La sole konata lingvo, kiu sub ĉiuj kondiĉoj (tempoj, substantivoj, pronomoj) uzas tiujn kazojn estas Ŭangkumaro.

En lingvoprojektoj redakti

Ergativa-akuzativa estas la artefarita lingvo Na'vi, uzata en la filmo „Avatar“ (2009).