Erich Karkoschka
usona astronomo
Erich Karkoschka (naskiĝis la 6-an de novembro 1955 en Stutgarto) estas usona astronomo kaj matematikisto Li estas filo de la germana komponisto Erhard Karkoschka.
Erich Karkoschka | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Erich Karkoschka |
Dato de naskiĝo | 6-a de novembro 1955 |
Naskiĝloko | Stutgarto |
Aĝo | 68 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj matematikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Familio | |
Patro | Erhard Karkoschka [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li estas esporisto pri planedologio en la Lunar and Planetary Laboratory de la Universitato de Arizono en Tucson. Li malkovris la sateliton de Urano S/1986 U 10, pli malfrue nomita Perdito) sur fotoj per la kosmosondilo Voyager 2[1]
Li faris filmojn inter kiuj de la surteriĝo sur Titanon, de la sezonaj ŝanĝoj sur Urano[2] kaj de triobla eklipso sur Jupitero.[3]
Lia verko: The Observer's Sky Atlas[4] estas referenca libro por tiuj, kiuj interesiĝas pri ĉielobservo.
En lia honoro, la asteroido 30786 Karkoschka ricevis lian nomon.[5]
Noto kaj referencoj redakti
- ↑ Hubble Uncovers Smallest Moons Yet Seen Around Uranus (Hubble malkovras plej malgrandaj el la iam viditaj Uranaj lunoj) (angle)
- ↑ Changing seasons on Uranus (Sezona ŝanĝo sur Urano) (angle)
- ↑ A Triple Eclipse on Jupiter (Triobla eklipso sur Jupitero) (angle)
- ↑ The observer's sky atlas; rete legebla kun permeso de Springer (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 30786 Karkoschka (1988 QC) (angle)