Erich Mühsam

anarchkiisma germana verkisto

Erich MÜHSAM [eriĥ misam] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1878, mortis la 10-an de julio aŭ la 11-an de julio 1934) estis germana verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj politikisto.

Erich Mühsam
Persona informo
Erich Mühsam
Erich Mühsam
Naskonomo Erich Kurt Mühsam
Naskiĝo 6-an de aprilo 1878 (1878-04-06)
en Berlino
Morto 10-an de julio 1934 (1934-07-10) (56-jaraĝa)
en ekstermejo Oranienburg
Mortis pro hommortigo • mortpuno vd
Tombo Waldfriedhof Dahlem vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko BerlinoMunkeno vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Katharineum vd
Partio Komunista Partio de Germanio vd
Memorigilo Erich Mühsam
Familio
Patro Siegfried Muehsam vd
Gefratoj Charlotte Landau-Mühsam vd
Edz(in)o Zenzl Mühsam vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj La liberigo de la socio de la ŝtato ❦
De Eisner al Leviné vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Erich Mühsam (ĉirkaŭ 1894)

Erich Mühsam naskiĝis en Berlino, kiel filo de juda apotekisto. Li frue ekinteresiĝis pri anarkiismo. Ekde 1902 li laboris por diversaj revuoj, kiuj reprezentis liajn idealojn, krome li agis en diversaj kabaredoj. Li ludis gravan rolon dum la Bavaria Respubliko de Konsilantaroj (aprilo 1919). Interalie li plurfoje estis gasto en la Monte Verità, kunvenejo de la anoj de la vivreforma movado, parto de la urbo Askono, en la kantono Tiĉino de Svislando. Ses jarojn (1911-14, 1918-19) li pasigis en malliberejo kaj en 1934 li estis murdita en la faŝisma koncentrejo Oranienburg.

La verkaro de Erich Mühsam konsistas el ekspresionismaj poemoj, dramoj kaj eseoj, kiuj reprezentas la anarkiismajn kaj pacismajn idealojn de la aŭtoro.

Listo de verkoj redakti

  • Die Wüste (poemoj, 1904)
  • Der Krater (poemoj, 1909)
  • Die Freivermählten (dramo, 1914)
  • Brennende Erde (poemoj, 1920)
  • Judas (dramo, 1921)
  • Revolution (poemoj, 1925)
  • Staatsräson (dramo, 1928)
  • Namen und Menschen (memoroj, eld. 1949)