Erik MOLNÁR, laŭ la hungara skribmaniero Molnár Erik estis hungara historiisto, filozofo, ekonomikisto, juristo, politikisto, pedagogo, membro de Hungara Scienca Akademio.

Erik Molnár
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1894 (1894-12-16)
en Novi Sad
Morto 8-an de aŭgusto 1966 (1966-08-08) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Erik Molnár
Okupo
Okupo politikistodiplomatohistoriistofilozofoekonomikistoadvokato
vdr

Erik Molnár naskiĝis la 16-an de decembro 1894 en tiutempe hungara urbo Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio). Li mortis la 8-an de aŭgusto 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erik Molnár frekventis universitaton en Budapeŝto, sed li plulernis ankaŭ en Vieno kaj Romo. Dum la 1-a mondmilito li post soldatiĝi li iĝis militkaptito. Poste li iĝis juristo en Kecskemét, kie li aliĝis al komunistoj kaj li defendis ofte la malriĉulojn. Li edukis juron kaj verkis artikolojn. En 1944, kiam Germanio okupis Hungarion, li estis arestita, sed poste li liberiĝis kaj kaŝis sin. Baldaŭe li aliĝis al la parlamentanoj, kie li estis ano ĝis 1967. Post la 2-a mondmilito li daŭre estis membro de la kabineto ĝis 1956. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1963, inter 1947-1964 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Dialektika (Dialektiko) 1941
  • A szocializmus történetéből (El historio de la socialismo) 1947
  • Válogatott tanulmányok (Elektitaj studoj) 1969
  • Magyarország története 1–2. (Historio de Hungario 1-2) 1964, 1967

Fontoj redakti