Erika Csákiné Michéli

Hungara agronomino

Erika Csákiné Michéli [ĉAkinE miĥEli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csákiné Michéli Erika estas hungara agronomo, grundisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Ŝia geedziĝa antaŭnomo estas Csákiné.

Erika Csákiné Michéli
Persona informo
Naskonomo Michéli Erika
Naskiĝo la  5-an de decembro 1959(nun 1959-12-05)
en Hungario Szekszárd (Hungario)
Lingvoj hungaraanglagermanarusaitala
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto
vdr

Erika Michéli[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1959 en Szekszárd.

Biografio redakti

Erika Csákiné Michéli laboris en instituto pri vinoj en Pécs en 1978, poste ŝi akiris agronomian diplomon (M.Sc.) en Altlernejo de Gödöllő en 1984 (ŝi ekhavis ankaŭ tradukistan diplomon pri la angla lingvo). Post siaj studoj ŝi estis stipendiulo en la altlernejo ĝis 1988, poste asistanto ĝis 1992, pli poste lektoro, fine docento (1995-2004). Ŝi instruis ankaŭ en Usono en 1994 kaj 2001 kaj foje en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Intertempe ŝi akiris sciencajn gradojn Ph.D. en 1992 kaj D.Sc. en 2004, la habilitiĝo okazis en 1999. En 2003 kaj 2004 ŝi esploris kelkajn monatojn en Italio. Pro la sciencaj gradoj ŝi estis nomumita universitata profesoro en 2004, katedrestro post 3 jaroj, inter 2009-2013 institutestro, inter 2011-2013 vicrektoro. Ŝi ricevis 6 stipendiojn inter 1992-2001, 3 premiojn inter 2001-2014. Li havas edzon kaj naskis 2 filojn en 1983 kaj 1985.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Soil carbon and nitrogen accumulation with long-term no-till versus moldboard plowing overestimated with tilled-zone sampling depths 2007
  • Other Systems of Soil Classification 2011
  • Creating a novel comprehensive soil classification system by sequentially adding taxa from existing systems 2017

Fontoj redakti

Referencoj redakti