Erinaceto en nebulo

sovetia filmo de 1975

Erinaceto en nebulo (ruse Ёжик в тумане) estas sovetia animacia filmo de reĝisoro Georgo Norŝtejn laŭ scenaro de Sergio Kozlov, filmita en filmoproduktejo "Sojuzmultfilm" de la jaro 1975.

Erinaceto en nebulo
mallonga movbildo
Originala titolo Ёжик в тумане
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1975
Ĝenro fabelo, fabelfilmo
Kameraado Q109488507
Reĝisoro(j) Yuri Norstein
Scenaro Sergei Kozlov
Muziko de Mikhail Meerovich
Produktinta firmao Soyuzmultfilm
IMDb
vdr

Ĝi obtenis la unuan premion kiel la plej bonstila animacio en la Tutsovetia filmfestivalo en la urbo Frunzeo (Biŝkeko), ankaŭ en Filmfestivalo por infanoj kaj junuloj en Teherano (1976 jaro).

La 25-an de majo de 2003 Erinaceto en nebulo estis agnoskita kiel la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj kaj popoloj de la mondo en la animacia festivalo "Laputo", pasinta en Tokio.