Ernő Orosz
Ernő Orosz [ernO oros], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Orosz Ernő estis hungara genealogo, oficisto, arkivisto.
Ernő Orosz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de aprilo 1869 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Vásárút |
Morto | la 1-an de februaro 1949 en Hungario Gyöngyös |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • historiisto |
Ernő Orosz[1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1869 en Vásárút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Trhová Hradská en Slovakio), li mortis la 1-an de februaro 1949 en Gyöngyös (Hungario).
Biografio redakti
Pri studjaroj de Ernő Orosz mankas informoj. Li iĝis arkivisto de Heves (reĝa departemento) en Eger inter 1896-1912, poste li estis librotenisto. En 1914 li iris al la proksima Gyöngyös, kie li estis samtempe oficisto kaj arkivisto. Ekde 1917 li apartenis al la urbestraro, en 1929 li estis levita vicurbestro. Li pensiuliĝis en 1939. Lia laboro fokusiĝis al devenoj de nobelaj familioj en Heves. Li edziĝis en 1873, li edzino naskis 2 filojn en 1896 kaj 1909.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Heves vármegye nemes családjai (1900)
- Heves és a volt Külső-Szolnok egyesült vármegyék nemes családjai (1906)
- Jegyzék némely közlevéltárakban elhelyezett címeres nemeslevelekről
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM1981295 hungarlingva datenaro de muzeo