Ernő Vashegyi [vaŝhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vashegyi Ernő estis hungara baletisto, koreografo. Lia [edzino]] estis same baletisto Vera Pásztor.

Ernő Vashegyi [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1920 en Budapeŝto, li mortis en 2002 en Zuriko.

Biografio redakti

Ernő Vashegyi post lernado aliĝis al baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li estis membro inter 1938 kaj 1956. Li ne nur dancadis, sed ankaŭ li koreografis, kelkfoje li ricevis rolojn en filmoj. Kun Vera Pásztor li disidis post falo de la Hungara revolucio de 1956. Ekde 1957 ili dancadis kune en Svislando (kaj ankaŭ en okcidenta Eŭropo, eĉ en Novjorko). En 1960 ili fondis privatan lernejon por baletistoj en Zuriko. Li faris koreografajn laborojn ankaŭ en Svislando.

Baletaj roloj redakti

Elektitaj koreografiaĵoj redakti

  • Orfeusz és Eurüdike (1949)
  • Bihari nótája (1954)
  • La mirinda mandareno (1958, 1960)

Filmaj roloj redakti

  • Hazugság nélkül (1946)
  • Pixi és Mixi a cirkuszban (1954)
  • Pázmán lovag (1956)

Fontoj redakti