Ernen

komunumo de Svislando

Ernen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Ernen
Blazono de Ernen
Blazono de Ernen
Blazono de Ernen
Ernen
Ernen
Ernen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 24′ 0″ N 8° 8′ 49″ O / 46.40000 °N, 8.14694 °O / 46.40000; 8.14694 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 0″ N 8° 8′ 49″ O / 46.40000 °N, 8.14694 °O / 46.40000; 8.14694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 541
Areo 35,38 km²
Alteco 1196 m super marnivelo
Poŝtkodo 3995
Komunumkodo 6056
Mapo de Ernen
Mapo de Ernen
Situa mapo de Ernen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ernen Ernen situas en la Supra Valezo ĉe la sudorienta flanko de la rivero Rodano. Ernen apartenas al la regiona naturparko Binn-Valo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aragon, Ausserbinn, Ernen, Mühlebach, Niederernen kaj Steinhaus, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,38 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 34,9% servas por agrikulturo kaj 1,6% por setlado. La cetera parto de la komunuma teritorio estas senarba altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ernen limas en nordo al Niederwald, en nordnordoriento al Blitzingen, en nordoriento al Grafschaft, en oriento al Reckingen, en sudo al Binn, en sudokcidento al Grengiols, en okcidento al Lax, en nordoriento al Fiesch, kaj en nordnordoriento al Bellwald.

Trafiko redakti

Ernen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas nur unu kurboriĉa veturebla flanka vojo de Lax. Pere de poŝtaŭtolinio de Ernen al la stacidomo de Fiesch la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aragon datiĝas el la jaro 1214 kiel Aragnon. La majorejo Ernen estis menciita la unuan fojon en la jaro 1135. Al ĝi estis tiam submetita la tuta regiono Goms. En la 14-a jarcento la valeza Dekono Goms estis divitita al la majorejoj Ernen kaj Münster. La supera jurisdikcio tamen dum la tuta mezepoko apartenis al Ernen, kie ankaŭ troviĝis la dekona tribunalo. La ankoraŭ ekzistanta pendumilo de Ernen, kiu estis renovigita en la jaro 1702, kaj la tribunala konstruaĵo rememoras tiun epokon. Kun efiko de la 1-a de januaro 2005 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ausserbinn,Mühlebach kaj Steinhaus estis integritaj al la teritorio de la komunumo Ernen.[3]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti