Ernest G. Dodge

Usona Esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ernest G. DODGE (elp. Daĝ) naskiĝis en 1869, en la usona ŝtato Miĉigano kaj mortis 84-jara la 28-an de Aŭgusto 1954 en Braddock Heights, en la ŝtato Merilando.[1] Li estas usonano de frukolonia deveno, kies patro longtempe estis profesoro en malgranda misia kolegio en la ŝtato Kentukio, 200 km sudoriente de la urbo Louisville.

Ernest G. Dodge
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1869 (1869-11-30)
en Miĉigano
Morto 28-an de aŭgusto 1954 (1954-08-28) (84-jaraĝa)
en Braddock Heights,  Marilando
Ŝtataneco Usono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

S-ro Dodge studis en du kolegioj kaj du universitatoj, kaj diplomiĝis Magistro (artium magister) de la Universitato de Ĉikago pro studado de la klasika greka lingvo. En 1899 li vizitis 13 (poste ĝis 15) landojn de Eŭropo. En 1901 li eldonis private volumon de originalaj poemoj (anglalingvaj).

Plurajn jarojn li laboris kiel instruisto, ne nur de antikvaj lingvoj, sed okaze ankaŭ de diversaj aliaj temoj, inkluzive de fizika geografio kaj elementa astronomio. De multaj jaroj li havis postenon en fako de la usona registaro en Vaŝingtono.

S-ro Dodge estas nomata la „Rip Van Winkle” (fabela persono kiu dormis dum 20 jaroj) de la usona esperantistaro; ĉar li esperantistiĝis kiel izolulo en 1912 sed pro la tiama Ido-disputado li endubiĝis kaj „dormis” ĝis 1933. De 1934, li estris la Administran Komitaton de la Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko. Fine de la 1940-aj jaroj li rolis kiel sekretario-kasisto de la Amerika Esperanto-Akademio.

En Esperanto li verkis plurajn artikolojn por „Scienca Gazeto”, el kiuj la plej gravaj estas: „Mezurado de l’ universo” kaj „Plibonigo de la muzika skalo”. Li tamen zorge klarigis, ke li ne estas sciencisto, sed nur filozofa sciencemulo.

Referencoj redakti

  1. MORTO DE ERNEST DODGE, [https://dlibra.kul.pl/Content/46825/53307.pdf AMERICAN ESPERANTO MAGAZINE] SEP - OCT, 1954 p. 74

Eksteraj ligiloj redakti