Ernest TOWNSEND (naskiĝis la 1-an de januaro 1880 en Derby, mortis la 22-an de januaro 1944 en Derby) estis angla portretisto.[1][2]

Ernest Townsend
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1880 (1880-01-01)
en Derby
Morto 22-an de januaro 1944 (1944-01-22) (64-jaraĝa)
en Derby
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Townsend studis en la Arta Lernejo de Derby, en "Heatherley School of Fine Art" en Chelsea kaj en Reĝa Akademio. Inter liaj notindaj verkoj estis portreto en 1915 de Winston Churchill kiam tiu ĉi estis Unua Lordo de la Admiralitato. Tiu bildo nun pendas en la Nacia Liberala Klubo en Londono.[3]

Townsend estis komisiita por dezajni kamuflaĵon por la tegmentoj de la uzinoj de aviadilaj motoroj Rolls-Royce en Derby por ke ili aperu al germanaj bomb-aviadiloj kiel nenio alia ol vilaĝo.[4]

Fruaj jaroj redakti

Ernest Townsend naskiĝis en Parliament Street en Derby, la plej juna el la kvin infanoj de James Townsend. Lia patro estis konstruisto de veturiloj ĉe Holmes de Derby (poste, Sanderson & Holmes). Konstruado de veturiloj estis la profesio de la viroj Townsend praktikita ekde minimume tri generacioj. La patro de James, William, transloĝiĝis al Derby el Bitton en Gloucestershire en la malfruaj 1850-aj jaroj. Tamen, kiam li estis okjara, la prizorgantino de Townsend estis lia pliaĝa fratino.[5]

Lia frua edukado estis farita en lernejo de Abbey Street kaj kiam li estis 14-jara oni meti-lernigis lin en firmao de arĥitektoj, Wright and Thorpe (poste konataj kiel T.H. Thorpe Associates), ekzercante sin ĉe 23 St James St, Derby. Thomas Harrison Thorpe, la plijuna partnero, tuj rekonis la artan lertecon de Townsend kaj vivdaŭra amikeco kreiĝis inter ili.[5]

Heatherley kaj la Reĝa Akademio redakti

La frua promesplena talento de Townsend estis pravigita kaj li fine entute forlasis arĥitekturon kaj li komencis plen-tempan kurson en "Heatherley School of Fine Art" en Londono.[5] Li poste transiris al kvin-jara kurso en la Reĝaj Akademiaj Lernejoj. Li estis enskribita kiel studento en la Lernejo de Pentrado en la Reĝa Akademio de la 28-a de januaro ĝis januaro 1907. Inter liaj studdirektoroj en la Akademiaj Lernejoj estis John Singer Sargent kaj Lawrence Alma-Tadema.[4] Liaj geamikoj inkluzivis Aubrey Beardsley, Alfred Munnings, Augustus John, kaj Laura Knight.[4] Townsend ekspoziciis 15 pentraĵojn en la Akademio inter 1910 kaj 1937, kiel montrite malsupren.

Kiel senmona art-studento, li loĝis kun sia frato, William Paulson Townsend, kiu fariĝis Mastro de Dezajno en la "Royal School of Needlework" kaj estis aŭtoro kaj redaktoro de pluraj artaj publikaĵoj. Ernest prigrandigis sian enspezon per desegna laboro por ĉi tiuj magazinoj, interalie por la Art Worker's Quarterly.

En 1904 li gajnis Landseer-Stipendion de Reĝa Akademio por pentraĵo de figuro kaj en 1905 li gajnis Creswick-premion de la Akademio for Salikoj kaj Trudherboj, pentraĵo donacita de lia familio post lia morto al la Artgalerio de Derby.[6]

Reveno al Derby redakti

En 1907, Li forlasis Londonon. Post iom da tempo pasita en Parizo kaj Nederlando, li revenis al Derby, kie li havis studion sur Full Street, vivante en apuda Coxbench. En 1912, Townsend, kiel liaj geamikoj, Alfred Munnings kaj Laura Knight, reprezentis Brition dum la Olimpiaj ludoj en Stokholmo prezentante pentraĵon al la Olimpia Arta Ekspozicio.[5]

Kiam li estis 25-jara, Townsend estis komiita por pentri sian antaŭan lernejestron en la Arta Lernejo, T.C. Simmonds. Tiu ĉi pentraĵo estis poste akceptita de la Reĝa Akademio por ĝia somera ekspozicio de 1910. Eble tiu sukceso kondukis al alia komisio el la urbo por portreto de la Direktoro de Bibliotekoj, Muzeo kaj Artgalerio, William Crowther, okaze de lia emeritiĝo en 1911. Multaj pli "oficialaj" komisioj estis venontaj el la Urbo por la resto de la vivo de Townsend; sinsekvo de portretoj de urbestroj[1] estas videbla en la konsilia ĉambro hodiaŭ.

Portreto de Winston Churchill redakti

La portreto farita de Townsend en 1915 de Winston Churchill kiam tiu ĉi estis Unua Lordo de la Admiralitato, estis anonime komisiita. Tiu ĉi bildo nun pendas en la Nacia Liberala Klubo en Londono, sed ĝi ne estis pendita antaŭ 1944. Churchill ne estis disponebla por inaŭguri ĝin en 1915, kaj kiam li estis disponebla, li ne plu estis populara en la Liberala Klubo. La portreto estis staplita kaj restarigita al publika vido nur sekve de la sukceso de Churchill en 1944, kiam oni prokraste petis lin ĝin inaŭguri.[3]

Derby Sketching Club redakti

Same kiel la Akademiaj Lernejoj havis sian artistan eliton —Munnings, Laura Knight, kaj aliaj— ankaŭ Derby havis similan sur malpli granda skalo. La Eduarda Derby havis sian propran eliton de regionaj artistoj: Alfred John Keene (ankaŭ notita pro lia bela frua fotografado), S.H. Parkin, kaj Frank Gresley.[4] Tiuj ĉi kaj nombro de malpli konataj sed kompetentaj artistoj renkontiĝis pere de Derby Sketching Club, al kiu Townsend estis tuj allogita. Li estis fariĝonta membro de la klubo por la resto de sia vivo kaj li trovis patronon en Alfred Edward Goodey pere de la klubo.

En Derby Sketching Club li renkontis Peter Campbell kaj lian filon Percy. Peter translokiĝis el Stockton-on-Tees por labori en Bemrose Company kiel komerca artisto, kvankam li poste fariĝis memstara. Campbell produktis multan laboron por la Midland Railway. La amikeco kondukis al tio ke Ernest estis invitita al la hejmo de Campbell sur Havelock Road en Derby, kiu tiam estis preskaŭ en la kamparo. La tri viroj partoprenis intereson ne nur pri arto, sed ankaŭ pri amatora muziko. Al tiu ĉi ili estis akompanitaj de la filino de Peter, Doris, kiu estis lerta pianistino apud la violono de sia patro kaj la baritono de Townsend. Doris estis ankaŭ membro de Derby Sketching Club.[7] Townsend edziĝis kun Doris Campbell la 30-an de decembro 1912 en St James' Church en Clapham.

Dua Mondmilito redakti

Kiam Townsend mortis en 1944, iuj diris ke tio ŝuldiĝis al troa laborado. Li estis okupita dum la milito kreante dezajnojn kiuj povus esti uzataj por kamufli la uzinojn de aviadilaj motoroj Rolls-Royce en Derby. Tiuj ĉi uzinoj konstruis la mortorojn "Merlin" de Rolls-Royce kiuj ekipis la ĉas-aviadilojn Spitfire kaj Hurricane. Uzante sian talenton, li aspektigis la uzinon el la aero kiel nenion alian ol vilaĝo.[4]

En 1944 Artgalerio de Derby aranĝis memorigan ekspozicion honore al li.[1] Artgalerio de Derby ankoraŭ enhavas grandan kolekton de lia verkaro,[4] kvankam ne daŭre eksponata. La morto de Townsend en 1944 signifas ke liaj verkoj ne estos en la publika domajno antaŭ 2014 kaj uzo de liaj pentraĵoj postulas la permeson de la posedanto de kopirajto. Estas konstanta ekspono de reproduktoj de multaj el liaj verkoj en trinkejo The Standing Order[8] en Derby.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Exeter Bridge, Derby
  • Fiŝ-vendejo de Derby dumnokte
  • Winston Churchill, 1915
  • Sceno sur Vendoplaco dum Semajno de Armado, de la 18-a de novembro 1918 ĝis la 23-a de novembro 1918
  • Ekvido al Vendoplaco de Derby dum Karnavala Tago, 1926
  • Hospitalo Karnavala Tago, 1935[7]

Ekspozicioj en Reĝa Akademio redakti

Ekspozicioj de Ernest Townsend en la Reĝa Akademio 1910 - 1937

  • 1910: T.C. Simmonds Esq.
  • 1913: Arthur Smith Esq.
  • 1915: "And battle, death and destiny roll-on, while loving hearts beat anxiously at home."
  • 1916: Denaskulo de Derbyshire & La Pordo de Studio
  • 1917: Subtegmenta Ŝtuparo & Dometo de Derbyshire
  • 1918: Klaĉo & Somera Mateno
  • 1919: Balon-vendisto
  • 1927: Balon-vendejo
  • 1932: Hanna
  • 1933: Ferio de Lernejanoj
  • 1934: T. Harrison Thorpe Esq.
  • 1937: Karnavala Tago en Derby

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ernest Townsend (1880–1944) The Potter. Bamfords Ltd..
  2. (1977) J.Johnson & A. Greutzner: Dictionary of British Artists. Antique Collectors' Club Ltd. ISBN 978-0902028364.
  3. 3,0 3,1 Gilbert, Martin. Churchill's London: Spinning Top of Memories of Ungrand Places and Moments in Time. The Churchill Centre and Museum at the Churchill War Rooms, London (1985-09-17).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby: Paintings and drawings in the collection of Derby Museum and Art Gallery. Breedon Books. ISBN 1-85983-379-9.[rompita ligilo]
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 (Dec-Jan 2002) “The Search Continues: Artists of 1912”, Journal of Olympic History 10, p. 79.  Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2011-07-15.
  6. Derbyshire Heritage: visual artists. Arts Derbyshire. Arkivita el la originalo je 2018-03-01. Alirita 2011-07-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-01. Alirita 2011-07-15.
  7. 7,0 7,1 Hospital Carnival Day, Derby. Picture the Past.
  8. The Standing Order

Eksteraj ligiloj redakti