Ernesto GELETA (nacilingve GELETA Ernő) (naskiĝis la 25-an de decembro 1927 en Pribeta - mortis la 14-an de februaro 2003 en Nové Zámky) estis slovakia hungaro, dumviva UEA-membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja profesoro, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj.

Ernesto Geleta
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1927 (1927-12-25)
Morto 14-an de februaro 2003 (2003-02-14) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco HungarioSlovakio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

  • Apetitveka enkonduko en Esperanto ŝercvortaro-n
  • Diversrilataj aforismoj en ritmoj, rimoj
  • Esperanto gramatiko en versoj, bildoj
  • Esperanto ŝerc-vortaro
  • Homa korpo: en ritmaj, rimaj, kanteblaj, trafaj kaj determinaj aforismoj: eltiraĵo el la 2400 vorta "Esperanto-vortaro en aforismoj"
  • Ridigaj aforismoj: en amor-rimoj kanteble: rimsimetriaj
  • Viv-estaĵoj en versoj: partoj: homa korpo, bestaro, vegetaĵo, milito
  • Kantu en Esperanto!