Ernesto Sonnenfeld

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ernesto SONNENFELD (laŭnaske Ernst Sonnenfeld, naskiĝis 1905 en Steinitz, Moravio, Aŭstrio-Hungario - nuntempe Uherský Ostroh en Ĉeĥio, mortis la 27-an de januaro 1974) estis unu el la plej elstaraj figuroj de la Esperanto-Movado en Sud-Ameriko, esperantologo kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Ernesto Sonnenfeld
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1904 (1904-11-30)
Morto 27-an de januaro 1974 (1974-01-27) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco AŭstrioArgentinoUrugvajo
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
vdr

Vivo redakti

Sonnenfeld naskiĝis kiel germanlingva civitano de Aŭstrio-Hungario. Post gimnazia lernado en la hungara, poste aŭstra parto de la monarkio, li licenciiĝis pri ekonomiko en Vieno. Kiam post la fondiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 li devis decidi ĉe sia plenkreskiĝo, ĉu forlasi sian hejm-regionon aŭ alpreni la ŝtataneco de la nova ŝtato, li, tiam 21-jaraĝa, decidis por la lasta. En 1927 li ekloĝis en la tiuepoke ankoraŭ dulingva ĉefurbo de Moravio Brno / Brünn. Inter la jaroj 1930-1932 li redaktis 14 numerojn de la Bulteno de Esperantista klubo en Brno. En 1938 li elmigris al Argentino kaj ekloĝis en ties ĉefurbo Bonaero (Buenos Aires). Pro la plena senrajtigo de la germanlingvaj civitanoj de Ĉeĥoslovakio per la t.n. Dekretoj de Beneš (1945/1946) kaj la sekvaj "etnaj purigoj" fare de la ĉeĥaj regantoj, lia ŝtataneco de Ĉeĥoslovakio estis forprenita. Reveno al la hejm-regiono ne plu eblis. Sonnenfeld pro tio klopodis ekhavi la argentinan ŝtatanecon, pri kio li fine sukcesis en 1951. Fine, pensiita post komerca kariero, li translokiĝis al Montevideo en Urugvajo.

Esperanta agado redakti

Sonnenfeld kiel 17-jara gimnaziano lernis Esperanton en 1922, akiris diplomon de la Aŭstra Ŝtata Ekzamenkomisiono pri instrukapablo de Esperanto en mezlernejoj kaj gvidis plurajn kursojn en Vieno. Kun sia instruinto d-ro Emil Pfeffer li redaktis la revuon "Die Weltsprache", diversajn Esperanto-lernilojn kaj la Kongresan Bultenon de la 16-a Universala Kongreso de 1924 en Vieno. Krome, li kunlaboris en "Danubio". Ankaŭ en Montevideo li aktivis kiel instruisto de Esperanto en la Instituto de Superaj Studoj, ligita al la Universitato de Montevideo.

Estinte dum pluraj jardekoj membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) (depost 1951 dumviva membro), li funkciis kiel peranto kaj fakdelegito pri esperantologio. Li eniris la estraron de Urugvaja Esperanto-Societo en 1963 kaj la postan jaron estis elektita ĝia prezidanto.

redakti

Krom regula kontribuado al "Boletín Uruguayo de Esperanto", Sonnenfeld kunlaboris ankaŭ en la revuo "Esperanto" (UEA), "Heroldo de Esperanto", Scienca Revuo k.a. tiuepoke gravaj periodaĵoj kiel ekzemple La Brita Esperantisto kaj Oomoto. Al la -ata/-ita-disputo li kontribuis favore al itismo en la publikigaĵo "La Zamenhofa Esperanto". Kiam post la decido de la Akademio de Esperanto favore al itismo (1967) multaj atistoj forlasis ĝin aŭ ne plu kandidatiĝis, Sonnenfeld estis elektita por unu el la nun vakaj seĝoj en 1968.

Ĉ. 1968 kaj en la tuj postaj jaroj aperis plej multaj el liaj esperantologiaj studoj, i.a. pri la difina artikolo kaj mallonga skizo pri la demando "Ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo?" (tiel la titolo), en kiu li konkludas, ke la gramatiko de Esperanto neniel estus "eŭropa" pro aglutineco kaj skemeco. Tiun ideon Claude Piron malmultajn jarojn poste profundigis kaj konatigis al pli vasta publiko per sia broŝuro "Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? de 1977 (poste ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj).

Tradukisto redakti

Malgraŭ tiuj unuopaj studoj, Sonnenfeld probable pli grava estas pro sia traduko de la argentina nacia eposo Martín Fierro de José Hernández, kiu aperis en la Serio Oriento-Okcidento jam en 1964. En 1970 aperis lia traduko el la hispana de la porinfana rakonto Tra lando de indianoj de Tibor Sekelj, kiu jam estis instiganta lin al la tradukado de Martín Fierro.

Verkoj redakti

  • 1961: Ĉu "kompleksaj" verboformoj?. En: "La Zamenhofa Esperanto: simpozio pri -ata/-ita". La Laguna 1961, p. 317-321
  • Futurologie und Plansprache

Tradukoj redakti

  • 1965: Hernández, José: Martin Fierro (argentina eposo, 1965)
  • 1970: Sekelj, Tibor: Tra lando de indianoj. El la hispana esperantigis Ernesto Sonnenfeld. Malmö 1970

Literaturo redakti

  • 1965: Biografio sur la ekstera kovrilo de Martín Fierro.

Eksteraj ligiloj redakti