Ernst-Haeckel-domo (Jena)

La Ernst-Haeckel-domo (germane: Ernst-Haeckel-Haus) estas muzeo en Jena, prizorgite fare de la Friedrich-Schiller-Universitato , Berggasse nr. 7.

Ernst-Haeckel-domo
konstruaĵo • arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Jena
Estiĝo 1882
Koordinatoj 50° 55′ 29″ N, 11° 34′ 54″ O (mapo)50.9245911.58172Koordinatoj: 50° 55′ 29″ N, 11° 34′ 54″ O (mapo)
Ernst-Haeckel-domo (Jena) (Germanio)
Ernst-Haeckel-domo (Jena) (Germanio)
DEC
Ernst-Haeckel-domo (Jena)
Ernst-Haeckel-domo (Jena)
Situo de Ernst-Haeckel-domo (Jena)
Map
Ernst-Haeckel-domo
vdr
La Haeckel-domo en 2014.

Historio redakti

Ernst Haeckel, la siatempe plej grava evoluisma biologo, mem metis la fundamentan ŝtonon por tiu ĉi muzeo, kiam li vendis la loĝejon en la 1918-a jaro al la Fondaĵo Carl Zeiß kaj ordonis ties uzon muzean. Samtempe li transdonis al la universitato sian sciencan kaj artistan postlasaĵaron.

Malfermo de la muzeo estis en 1920, kiu apartenas nun al la alterneja Instituto pri historio de medicino, naturscienco kaj tekniko. Post la morto de Haeckel ĉefe responsis pri la domo la arkivisto Heinrich Schmidt.

Priskribo redakti

La ejo en stilo de norditala kampara biendomo (la t.n. Vilao Medusa) montras en 7 salonoj la vivon kaj la verkaron de la elstara zoologo kaj adepto de Charles Darwin per originalaj manuskriptoj, leteroj, desegnoj, portretoj, fotoj kaj presitaĵoj.

Meze de la ekspozicio estas la haeckel-aj kontribuoj al la venko de evoluismo, lian pioniran laboregon sur la kampo de mara zoologio kiel ankaŭ lian filozofian kaj artistan kreivecon. Laŭ deziro de Haeckel restis du ĉambroj en originala stato. En ili la vizitantoj povas enmergiĝi en la laborkondiĉoj de tiu tempo.

La rolo de Haeckel publike redakti

Haeckel ne nur agadis hermetike kiel fakulo ĉeuniversitata sed socie ege influis la Secesio-stilon kaj la vivreforman movadon: tio ŝuldas al liaj sciencpopularaj kaj estetikaj laboroj. Per lia ideologia interpretado de evoluismo li ne nur influis scienculan pensadon sed gravas en publikaj debatoj eĉ ĝis hodiaŭ!

Eksteraj ligiloj redakti