Ernst FEDERN (n. la 26-an de aŭgusto 1914 en Vieno; m. 24-an de junio 2007 same en Vieno) estis pioniro der la psikoanaliza analizo de la pretervivo kiel viktimo en naziaj koncentrejoj, de la psikoanaliza pedagogio kaj de la psikoterapio kaj socia akompano de krimuloj en malliberejoj.

Ernst Federn
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1914 (1914-08-26)
en Vieno
Morto 24-an de junio 2007 (2007-06-24) (92-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Paul Federn vd
Gefratoj Anna Urbach vd
Profesio
Okupo psikoanalizisto • pedagogoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernst Federn 2006

Ernst Federn estis filo de la konata viena psikoanalizisto Paul Federn. Li mem forte engaĝiĝis socie, estis trockiista komunisto kaj dum la jaro 1938 estis malliberigita en la nazia koncentrejo Buchenwald en Turingio, kie li restis, suferis sed pretervivis ĝis la liberigo de la koncentrejanoj fare de usona armeo dum aprilo 1945. En la koncentrejo li kiel aliaj trockiistoj komence suferis, krom de la naziaj gardistoj, de aliaj komunistaj malliberigitoj, kiuj estis senhezitaj subtenantoj de Josif Stalin kaj konsideris la anojn de Lev Trockij kiel siaj plej ardaj malamikoj. Poste li kiel psikoanalizisto ekrespektiĝis ankaŭ de tiuj malliberulaj malamikoj. Dum pluraj monatoj de la jaro 1939 la psikoanalizisto Bruno Bettelheim estis kune malliberigita en Buchenwald kaj la du terapiistoj interamikiĝis. Kune ili kiel preterviviga strategio evoluigis la bazon de "psikologio de teroro". Post la liberigo dum aprilo 1945, Ernst Federn decidis ne reveni al Aŭstrio, kiu grandparte estis okupita de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Anstataŭe li elmigris unue al Bruselo, kie li daŭrigis sian politikan engaĝiĝon, kaj poste al Usono. Liaj publikaĵoj pri la "psikologio de teroro" kaj pri la protokoloj de ĉiumerkredaj konferencoj de grupo ĉirkaŭ Sigmund Freud, kiu ekde 1902 estis kunveninta en Vieno, en la usona socio de la 1950-aj jaroj karakterizita per kontraŭkomunismo kaj simpla prezento de la Malvarma Milito komence vekis nur malmultan intereson. Nur iom post iom, kaj aparte en Eŭropo, plikonatiĝis ilia graveco. Dum 1972 Ernst Federn je invito de Bruno Kreisky revenis al Aŭstrio kaj de tiam kiel psikoterepiisto aparte engaĝiĝis pri la reformo de malliberigo de krimuloj.

Eksteraj ligiloj redakti