Ernst JANDL [ernst jandl] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1925, mortis la 9-an de junio 2000) estis aŭstra germanlingva verkisto. Li naskiĝis en Vieno, studis tie germanistikon kaj anglistikon, doktoriĝis en 1950 kaj laboris poste kiel instruisto en gimnazio, krome faris prelegvojaĝojn al Germanio, Britio kaj Usono.

Ernst Jandl
Ernst Jandl and Friederike Mayröcker, public reading in Vienna, Austria, in 1974
Ernst Jandl and Friederike Mayröcker,
public reading in Vienna, Austria, in 1974
Persona informo
Ernst Jandl
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1925 (1925-08-01)
en Vieno
Morto 9-an de junio 2000 (2000-06-09) (74-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Ernst Jandl
Familio
Gefratoj Hermann Jandl vd
Amkunulo Friederike Mayröcker vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgotradukisto • grafikartisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • lirikografikotraduko vd
Verkado
Verkoj lichtung ❦
bibliothek vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkaro de Ernst Jandl konsistas ĉefe el poemoj kaj radiodramoj. Siajn eksperimentoplenajn poemojn de konkreta poezio li nomis parolpoemoj, ĉar ili plej bone efikas, se ili estas laŭtvoĉe citataj. Grandan parton de ili li pro tio mem sonregistris. Kune kun la verkistino Friederike Mayröcker li kreis kelkajn radiodramojn. Inter multaj literaturpremioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis. Jandl mortis en Vieno. La germanlingvajn eldonojn de liaj verkaĵoj publikigas precipe la eldonejo Luchterhand.

Listo de verkoj redakti

  • Andere Augen (poemoj, 1956)
  • Laut und Luise (poemoj, 1966)
  • sprechblasen (poemoj, 1968)
  • Fünf Mann Menschen (radiodramo, 1968 – kun F. Mayröcker)
  • Der Gigant (radiodramo, 1970 – kun F. Mayröcker)
  • dingfest (poemoj, 1973)
  • die schöne kunst des schreibens (eseoj, 1976)
  • der gelbe hund (poemoj, 1980)
  • Das Öffnen und Schließen des Mundes (prelegoj, 1985)
  • idyllen (poemoj, 1989)