Ernst Stahl

germana historiisto

Ernst STAHL (naskiĝinta la 2-an de marto 1926 en Arnstadt, mortinta samloke la 15-an de novembro 2003) estis germana regiona historiisto. La diplomita etnografo estis fonda membro kaj longjara estro de la societo historia Thüringer Geschichtsverein. Li postlasis 13 monografiojn kaj 24 artikolojn pri popol- kaj regionhistoriaj temoj.

Ernst Stahl
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1926 (1926-03-02)
en Arnstadt
Morto 15-an de novembro 2003 (2003-11-15) (77-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo historiisto de regiono • folkloristo • etnografo
vdr

Vivo redakti

Stahl originas el malnovaj arnstadt-aj metiistaj familioj, nome de la bakistoj Fischer kaj de la buĉistoj Schuchardt. Tio respeguliĝis i.a. ankaŭ en liaj publicaĵoj de 1995 pri turingiaj manĝadkutimoj, nome: Thüringen - mein Kuchenland kaj Thüringer kennen nicht nur die Bratwurst (pri kukoj kaj nedolĉajoj).

Post la frekvento de la elementa lernejo kaj de la gimnazio li devis soldati en la Dua mondmilito kaj restis ĝis 1949 militkaptisto en Sovetunio. Poste li lernas la metion de sukeraĵisto/tortbakisto.

Post la servo kiel komisiito prikultura ĉe certa MTS (=stacio de maŝinoj kaj traktoroj) li estis, de 1957 ĝis 1961, kulturulo en la tiama telekomunikejo RFT en Arnstadt. De 1962 ĝis 1963 li estis scienca kunlaboranto de la fondaĵo [Wartburg-Stiftung Eisenach) kun sidejo en Eisenach. Grandajn meritojn li gajnis kiam li refondi helpis la amatoran teatron Chema-Amateur-Theater. Li estis vicestro de la trupo inter 1963-69, kiu ankaŭ ekster la landlimoj distriktaj famiĝis.

Studoj redakti

En 1966 Stahl komencis telestudon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino, dum kio li intense okupiĝis pri la folkloraĵoj de Turingio. Sed Stahl ĉiam ankaŭ engaĝiĝis praktike pri tiaj aferoj: li estis ekzemple prezidanto de la scienca helpkomisio pri la flego de turingia folkloro en Erfurto. Ĝis 1977 Stahl ankaŭ estis kantisto de la grupo Thüringer Folkloristen.

Fonto redakti

Unger, Peter: "Ernst Stahl zum 75. Geburtstag", en Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung, kajero 11/2001, p. 186 sekv.

Eksteraj ligiloj redakti

Nekrologeto kun foto de li Arkivigite je 2016-11-18 per la retarkivo Wayback Machine