Ernst Wilhelm Leberecht Tempel

Ernst Wilhelm Leberecht TEMPEL (naskiĝis la 4-an de decembro 1821 en Niedercunnersdorf, Germanio, mortis la 16-an de marto 1889 en Arcetri, Italio) estis germana astronomo kaj litografisto. Li malkovris inter aliaj kvin asteroidojn kaj dek du kometojn.

Ernst Wilhelm Leberecht Tempel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1821 (1821-12-04)
en Niedercunnersdorf
Morto 16-an de marto 1889 (1889-03-16) (67-jaraĝa)
en Arcetri
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Okupo
Okupo astronomo • malkovrinto de asteroidoj • discoverer of comets
vdr

Vivo redakti

Ekde 1837 Tempel eklernis en Meißen la metion de litografisto. Liaj litografaĵoj kaj desegnaĵoj estimiĝis pro la detala ekzakteco kaj tial li laboris por botanikistoj kaj aliaj natursciencistoj. En la jaro 1858 li establis sin en Venecio kaj edziĝis.

Ĉar li ne studis ĉe universitato, li ne povis labori kiel astronomo en Germanio kaj tial li ne rajtis nomdoni siajn malkovrojn. Tamen, pro siaj sukcesoj, li ricevis la alvokon veni al la imperiestra stelobservejo de Marsejlo kaj la rajton nomdoni objektojn.

Post la komenco de la german-franca milito en la jaro 1870 li devis forlasi Francion kaj li reiris al Italio. En la jaro 1875 li estiĝis la ĉefo de la nova stelobservejo de Arcetri, sude de Florenco. Ties refraktoro estis la plej granda teleskopo de Italio. Per ĝi li esploris nebulajn objektojn kaj publikigis en la jaro 1885 sian verkon: „Pri nebuloj“.

Premioj, honorigoj, filmo pri li redakti

 
Tempel en Marsejlo

Pro siaj astronomiaj rezultoj li ricevis kelkajn premiojn. La kometo Tempel 1 estis en la jaro 2005 la celo de la NASA-misio "Deep Impact".

Peter Schamoni verkis kune kun Max Ernst mallongan filmon pri Ernst Wilhelm Leberecht Tempel: MAX ERNST – La malpermesata ekzercado de la astronomio. La filmo el la jaro 1966 daŭras 12 minutojn kaj gajnis premion.

En 1971 monumenta ŝtono je lia memoro stariĝis en lia naskiĝurbo Niedercunnersdorf.

Objektoj nomitaj laŭ Tempel redakti

  • 1898 – Luna kratero Tempel (malkovrinto: Johann Nepomuk Krieger)
  • 1988 – Planetoido 3808 Tempel (malkovrinto: Freimut Börngen)
  • 1990 – Wilhelm-Tempel-lernejo en Niedercunnersdorf

Malkovroj redakti

 
Desegnaĵo de Tempel de la nebulo Merope (NGC 1435)

Asteroidoj redakti

Kometoj redakti

Periodaj kometoj redakti

  • 19-a de decembro 1865 – Tempel-Tuttle
  • 3-a de aprilo 1867 – kometo Tempel 1
  • 27-a de novembro 1869 – 11P/Tempel-Swift-LINEAR
  • 4-a de julio 1873 – 10P/Tempel 2

Neperiodaj kometoj redakti

  • 2-a de aprilo 1859 – C/1859 G1
  • 24-a de oktobro 1860 – C/1860 U1 (1860 IV)
  • 5-a de novembro 1863 – C/1863 V1 (1863 IV)
  • 5-a de julio 1864 – C/1864 N1 (1864 II)
  • 22-a de marto 1868 – 1868 I
  • 12-a de oktobro 1869 – C/1869 T1 (1869 II)
  • 29-a de majo 1870 – C/1870 K1 (1870 I, kun Friedrich August Theodor Winnecke)
  • 14-a de junio 1871 – C/1871 L1 (1871 II)
  • 3-a de novembro 1871 – C/1871 V1 (1871 IV)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti