Ervin Major

hungara komponisto, muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, redaktoro

Ervin Major [major], laŭ hungarlingve kutima nomordo Major Ervin estis hungara komponisto, muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, redaktoro. Lia patro estis Gyula Major.

Ervin Major
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1901 (1901-01-26)
en Budapeŝto
Morto 10-an de oktobro 1967 (1967-10-10) (66-jaraĝa)
en Hegyvidék
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándMuzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Gyula Major
Frat(in)o Róbert Major
Okupo
Okupo muzikologo • komponisto
vdr

Ervin Major [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1901 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ervin Major devenis en parte juda familio. Li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo en 1921, poste filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1924. Liaj plej gravaj muzikaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Leó Weiner. Jam inter 1919-1930 li estis ankaŭ redaktoro de muzika revuo. Inter 1928 kaj 1935 li instruis en la plej signifa muziklernejo en sia naskiĝurbo. Li estis ankaŭ respondeculo pri la lerneja biblioteko. Li doktoriĝis en 1930 en Scienca Universitato de Szeged. Ekde 1935 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, sed en 1941 pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis forigita. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo. Baldaŭ li instruis en muzika gimnazio aŭ muziklernejo. Li estis unu el la fondintoj de hungara historia muzikologio.

Elektitaj muzikologiaj artikoloj redakti

  • Verseghy mint dal- és zeneszerző (1925)
  • Magyar táncdallamok Haydn feldolgozásában (1929, germane a Zeitschrift für Musikwissenschaftban)
  • A Rákóczi-nóta és Rákóczi-induló (1929)
  • Erkel Ferenc műveinek jegyzéke (1947)
  • Csokonai és a magyar zene (1954)
  • Mozart és Magyarország (1956)
  • Mozart und die ungarische Musikgeschichte (1958)
  • A galántai cigányok (1960)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Szonáta gordonkára és zongorára (1932)
  • Andante all'ungherese (por simfonia orkestro, 1934)
  • Szonáta tárogatóra és zongorára (1936)
  • Nyitány Rózsavölgyi Márk dallamai nyomán a Nemzeti Színház jubileumára (1937)
  • Gömöri verbunk, dalok, népdalfeldolgozások, kamaraművek (1952)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti