Erwin ROHDE (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1845 en Hamburgo, mortinta la 11-an de januaro 1898 en Heidelberg-Neuenheim) estis germana klasika filologo. Kun sia edzino Valentine Framm li havis du filojn kaj du filinojn.

Erwin Rohde
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1845 (1845-10-09)
en Hamburgo
Morto 11-an de januaro 1898 (1898-01-11) (52-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj germanalatinaantikva greka
Ŝtataneco Hamburgo
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Lepsiko • Gelehrtenschule des Johanneums
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr
Erwin Rohde, filologo kaj religiosciencisto

Vivo redakti

Estante filo de medicinisto li studis klasikan filologion en Bonn, Leipzig kaj Kiel (i.a. ĉe Alfred von Gutschmid kaj Otto Ribbeck), kie sukcesis doktoriĝo en 1869 pri antikva dramisto. Post habilitiĝo kaj privata docenteco li iĝis en 1872 en Kiel eksterorda profesoro kaj en 1876 en Jena orda profesoro. Inter 1878 kaj 1886 li prelegis en Tübingen kaj iĝis en 1886, post semestro en Leipzig, Hajdelbergon: tie li iĝis estro de la Filologia seminario, senatoro/dekano en 1892/93, vicrektoro en 1894/95).

Graveco redakti

Danke al du ofte eldonitaj verkoj Rohde popularigis la konon pri antikvaj literatur- kaj religihistorioj. Rohde, kiu estis liberala kontraŭmodernismulo, pioniris science pri la antikva romano imitante esplorojn de modernaj romanoj. Ties lulilon li trovis en la helenisma erotiko kaj dekadenco de la klasika Antikvo. Lia religihistoria ĉefverko (kiu ornamitis per la titolo Psyche pro respekto de la moderna psikologio!) strebis kapti la estiĝon, nemortalecon kaj diecon de la animo reenirante al Homero, Eleŭziso, Dionizo kaj Platono.

Amiko de Nietzsche redakti

La amikeco kun la klasika filologo kaj verkisto Friedrich Nietzsche estas kroma grava kialo por lia konatiĝo kaj restis nesolvita demando biografia. La intensa amikeco inter la du studentoj en Leipzig daŭris nur unu jaron (1866/67). Tamen ankoraŭ en 1872 Rohde defendis la laboraĵon nietzsche-an Geburt der Tragödie kontraŭ atakegoj fare de fakkolegoj. La filozofion kaj skribostilon de Nietzsche li tamen ne ŝatis. Leginte ties verkon Also sprach Zarathustra li rimarkis unuajn antaŭsignojn de afekcia perturbo de Nietzsche. Lia subteneto por la Nietzsche-arkivo de Elisabeth Förster-Nietzsche en Vajmaro kaj la kunlaboro de liaj disĉiploj Ernst Holzer, Fritz Schöll, Wilhelm Nestle, Otto Crusius por la granda Nietzsche-eldono estis pozitivaj por la Nietzsche-movado en Germanujo kaj daŭrigis certan influon de Nietzsche en klasika filologio.

Honoraj titoloj kaj akademimembrecoj redakti

  • Geheimer Hofrat (1886)
  • Geheimer Rat, dua klaso (1894)
  • membro ĉe Sächsische Akademie der Wissenschaften (1886)
  • membro ĉe Bayerische Akademie der Wissenschaften (1897)

Verkoj (elekto) redakti

  • De Iulii Pollucis in apparatu scaenico enarrando fontibus, 1870 (disertaĵo)
  • Afterphilologie. Zur Beleuchtung des von Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff herausgegebenen Pamphlets Zukunftsphilologie!, 1872 (represo ĉe: Der Streit um Nietzsches Geburt der Tragödie; eldonis K. Gründer, 1969);
  • Der griech. Roman und seine Vorläufer, 1876 (represo, eldonis K. Kérenyi, 1974)
  • Psyche, Seelencult und Unsterblichkeitsglaube der Griechen, 1890-94 (represo 2000)
  • Friedrich Creuzer und Karoline von Günderode. Briefe und Dichtungen, 1896
  • Kleine Schriften, eldonis F. Schöll, 1901 (represo 1969)

Fonto redakti

  • Cancik, Hubert, "Rohde, Erwin" ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 761-762 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti