FRÁTER Erzsébet (fra:ter) (naskiĝis la 20-an de junio 1827 en Cséhtelek, mortis la 17-an de novembro 1875 en Nagyvárad) estis edzino de hungara verkisto Imre Madách.

Erzsébet Fráter
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1827 (1827-06-20)
en Csécse
Morto 17-an de novembro 1875 (1875-11-17) (48-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Imre Madách
Infano Aladár Madách
Okupo
Okupo mastrumado
vdr

Biografio redakti

Erzsébet Fráter estis la filino de ŝuldiĝita bienulo József Fráter. La verkisto edziĝis kun ŝi je kontraŭstaro de siaj amikoj kaj sia familio. Ili geedziĝis en 1845 post mallonga gefianĉiĝo. Ilia edzeco malsukcesis. Dum la verkisto estis malliberigita pro donado rifuĝejon por János Rákóczy, secretario de Lajos Kossuth, lia edzino vivis facilanime. Pro tio Madách en 1854 eksedziĝis kaj ŝi revenis en la naskiĝvilaĝon al siaj gepatroj .

Bibliografio redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti