OLASZ Erzsébet [olas erĵEbet] estis hungara aktorino naskiĝinta en Marosvásárhely la 3-an de aprilo 1915 kaj mortinta en Eger la 12-an de decembro 1969.

Ŝia kariero redakti

Olasz lernis aktoradon en Cluj, poste ŝi debutis en Târgu Mureş en 1937. Poste ŝi ludis ankaŭ en Satu Mare, Oradea kaj en Kassa. Tiutempe ŝi estis primadono. Inter 1949 kaj 1953 ŝi ludis en Teatro Kisfaludy en Győr, en la jaroj 1953 kaj 1954 en Nacia Teatro (Szeged), inter 1954–1966 en la Teatro Jókai (Békéscsaba). Ekde 1966 ĝis sia morto ŝi aktoradis en Nacia Teatro (Miskolc).

El ŝiaj roloj redakti

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon