Escacena del Campo

Escacena del Campo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Escacena del Campo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Graflando Onubo (El Condado)
Poŝtkodo 21870
Demografio
Loĝantaro 1 996  (2010)
Loĝdenso 14,68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 25′ N, 6° 23′ U (mapo)37.4088438-6.3896302Koordinatoj: 37° 25′ N, 6° 23′ U (mapo) [+]
Alto 173 m [+]
Areo 136 km² (13 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Escacena del Campo (Andaluzio)
Escacena del Campo (Andaluzio)
DEC
Escacena del Campo
Escacena del Campo
Situo de Escacena del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escacena del Campo [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Escaceneros. La censita populacio en 2010 estis de 1.996 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,68 loĝ/km².

Situo redakti

Escacena del Campo estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la plej orienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 173 m; je 61 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 136 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 24' N, 6º 23' Ok.

La kerna domaro de Escacena del Campo, ĉe la limo provinca kun Sevilo, troviĝas sur eta monteto kiu hegemonias super la kamparo. La municipa teritorio prezentas neregulan formon, mallarĝan kaj longecan, kun preskaŭ 40 km de norde suden. Limas norde kun El Madroño; oriente, kun Aznalcóllar, Sanlúcar la Mayor kaj Castilleja del Campo; sude, kun Chucena kaj Manzanilla; okcidente, kun Paterna del Campo kaj Berrocal.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj kaj olivujoj) kaj brutobredado. Norde de la teritorio estas montoj; plej granda parto de la municipa teritorio estas de agrikulturo sen irigacio, sed estas iom da irigacio ĉe hortoj ĉe rojoj.

Historio redakti

Estas restaĵoj de 2a jarmilo a. K. de civilizacio ankoraŭ ne uzanta metalojn. Sed estas restaĵoj ankaŭ de antaŭromia epoko nome de la imperio de Tartezo kun uzado de arĝento, kupro kaj plumbo (Blanco A., kaj Rothemberg, B., 1982) kaj de la fenicoj. De la epoko de Romia Imperio estas multaj restaĵoj, nome dulingvaj moneroj kun literoj kaj latinaj kaj punikaj kaj akvedukto kiu ligis kun grava ĉesevila urbo nome Italica. Estas ankaŭ restaĵoj de islama epoko (Al Andalus). Tiuj ĉiaj restaĵoj troviĝas en du diferencaj kernoj kiuj hegemoniis laŭvice unu post la alia.

La konkero de la Tejada araba (kerno de restaĵoj) okazis en 1253 dum regado de la resĝo kastilia Alfonso la 10-a, kaj ekformis parton de la urbo de Sevilo. Jam en 1541 Escacena havis 350 "vecinos", 500 en 1575, tio estas reala populacio de preskaŭ 2.500 loĝantoj. En la 16a jarcento la vilaĝo havis 5 preĝejojn kaj 2 monaĥejojn.

En 1833 dum la kreado de la nuna sistemo de provincoj, Escacena ekapartenis al la provinco de Onubo kaj ĉesis la rilato al Sevilo.

Vidindaĵoj redakti

  • Arkeologiaj restaĵoj de Tejada.
  • Preĝejo de la 16a jarcento kun retsoj de iama araba moskeo.
  • Fontoj
  • Stacidomo de stilo novmudeĥaro de fino de la 19a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti