EskopetaroEscopetarra estas gitaro farita el pafilo kaj uzita kiel pacsimbolo. La nomo estas kunmetita el la hispanaj vortoj escopeta (pafilo) kaj guitarra (gitaro).[1]

Eskopetaro ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.

Eskopetaroj estis inventitaj de la kolombia pacaktivisto César López en 2003 dum kunveno post la bombado de la klubejo El Nogal en Bogoto, kiam li rimarkis soldaton tenantan pafilon kiel gitaron.[2] La unua eskopetaro estis farita en 2003 el Winchester (pafilo) kaj elektra Stratocaster-gitaro.[3]

César López unue faris kvin eskopetarojn, el kiuj kvar estis donacitaj al la kolombia muzikisto Juanes, la argentina muzikisto Fito Páez, la evoluprogramo de Unuiĝintaj Nacioj kaj la urba registaro de Bogoto, dum la lastan li mem konservis. Juanes poste vendis sian eskopetaron kontraŭ 17.000 usonaj dolaroj por helpi al viktimoj de kontraŭpersonaj bomboj,[4], dum la eskopetaro donita al UN estis ekspoziciita en junio 2006 ĉe la UN-konferenco pri malarmado.[5]

En 2006 López aĉetis aldonajn 12 maŝinpafilojn AK-47 de la pacoficejo en Kolombio, transformotajn al gitaroj, li intencas donaci ilin al famaj muzikistoj kiel Shakira, Carlos Santana kaj Paul McCartney, sed ankaŭ al politikaj personoj kiel ekzemple la Dalai-lamao. Tamen stabano de la Dalai-lamao rifuzis la proponon, dirante ke donaco de armilo estas maladekvata; López diris, ke li provos pli bone klarigi sian proponon.[6]

Referencoj redakti

  1. Guitar made from AK-47 - The Escopetarra, Phillip Torrone, MAKE: Technology on Your Time, 2006-03-11. Arkivita el la originalo je 2007-01-25. Alirita 2007-09-11.
  2. Colombian musicians organise online, BBC News, 2006-06-01
  3. Making music out of menace: A Colombian musician has fashioned guitars out of rifles to help spread a message of peace. Miami Herald, March 7, 2006
  4. Escopetarras: disparando música, Héctor Latorre,2006-01-24, BBC World
  5. La escopeta transformada en guitarra del músico César López será exhibida en la ONU, 2006-06-15. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2022-01-09.
  6. Kevin Sites, Killer Sound, 2006-04-24. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2007-09-11.