Esmeralda Athanasiu-Gardeev

Esmeralda ATHANASIU-GARDEEV (1834-1917) estis rumana pianisto, komponistino kaj muzikedukisto.

Esmeralda Athanasiu-Gardeev
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1834 (1834-01-01)
en Galați
Morto 1-an de januaro 1917 (1917-01-01) (83-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Galacz (Galați) oriente de la nuna Rumanio.

Esmeralda Athanasiu studis pianon kaj komponadon en Bukareŝto. De tie ŝi iris al Parizo, kie la aŭstra pianvirtuozo kaj komponisto Julius Schulhoff estis ŝia instruisto.

Post mallonga geedziĝo kun Vasile Hermaziu, ŝi edziniĝis al la rusa generalo Gardeev, kiu prezentis ŝin al eŭropaj aristokrataj cirkloj kaj salonoj. Tio malfermis pordojn al Esmeralda Athanasiu-Gardeev por eniri certajn aristokratajn muzikajn rondojn, kie ŝi ludis kaj estis konata.

Esmeralda kiu verŝajne jam komencis komponi, translokiĝis al malproksima Sankt-Peterburgo kie ŝi studis komponadon ĉe la pianisto, komponisto kaj dirigento Anton Rubinstein.

Post la Rumana Sendependiĝa Milito kontraŭ la Otomana Imperio, Esmeralda revenis al Bukareŝto (1878) kie ŝi instruis kantadon, liuton kaj pianon . En la bukareŝtaj salonoj, krom esti invitita por kanti kaj ludi pianon kaj liuton, Esmeralda Athanasiu-Gardeev estis rekonita kiel komponistino kaj ŝiaj komponaĵoj estis ofte ludataj. Ŝiaj verkoj estis publikigitaj de la eldonisto Gebauer en Bukareŝto [1][2].

Interesa estas la studo de Derek Scott pri la salonmuziko de la 19-a jarcento en Bukareŝto kaj Londono. Laŭ Scott tiu ĉi komparstudo estas same interesa “pro la similecoj kiujn ĝi malkaŝas kiel pro la diferencoj”. “Ambaŭ grandurboj sentiĝis for de la kreado de internaciaj sukcesoj; ion al ili interesis pli”. Scott komparas salonajn muzikojn en Londono kaj Bukareŝto kune kun la larĝaj sociaj aferoj de klaso, sekso kaj identeco. Li fokusiĝas, antaŭ ĉio al danca muziko kaj li analizas kiel estas uzataj tradiciaj arioj. Tiam Scott diskutas la kontribuon de virinoj al la kreado de salonmuziko, rigardante la pliiĝon de anglaj virinaj komponistoj de salonbaladoj, kaj en Rumanio la salonkomponaĵojn de Esmeralda Athanasiu-Gardeev. Li inkludas mallongan analizon de ŝia “Rumana karaktero op.44” (Rumänisches Charakterstück), kies dua nomo estas “Fantazio por pianoforte”, dediĉita al Rubinstein, verkita ĉirkaŭ 1861. En ĝi la analizanto trovas ekzemplojn de riĉaj romantikaj harmonioj.

Scott emfazas ke sen scio pri salonmuziko, la kompreno de la 19-a-jarcenta muzika vivo en Britio kaj Rumanio estas neadekvata. En Londono kaj Bukareŝto, la salonmuzikoj permesas observi la publikajn kaj privatajn aspektojn de la muzikkreado: publika, ĉar la muziko estis publikigita kaj interŝanĝita, kaj privata, ĉar la salonoj kvankam malfermaj al gastoj, ĝi estis parto de hejma spaco.

Multaj el la komponaĵoj de Athanasiu-Gardeev estas inspiritaj de la rumana folkloro, mazurkoj, polkoj, kanzonoj; sed ankaŭ ŝi verkis marŝon, kaj himnon por miksa koruso; same estas verkoj kun tekstoj en la franca kaj en la germana, kaj popol-serbaj kanzonoj. Multaj el ŝiaj komponaĵoj estas dediĉitaj al rumana reĝo Carol la 1-a, aŭ al membroj de la aristokrataro. Kelkaj pecoj de Athanasiu-Gardeev pluvivis, precipe kelkaj verkoj por solluda piano.

Arno Lücker priskribas la mazurkon “Memoraĵo el Odeso op.34” (Souvenir de Odessa op.34) dirante: “Post impeta enkonduko, komence kiel marŝo, sekvas "kvazaŭ improvizita" melankolia kavatin-simila pianludo. La koloraturo serpentumas supren, Chopin sonas tra la vojaĝa pasio. Kvazaŭ Mazurio estus proksime de la Nigra Maro...”

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 169 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektita verkaro redakti

  • Romanian March, Op. 1
  • Myosotis (mazurka)
  • Sourvenir de Odessa (mazurka)
  • Polca capricioasa
  • Wordless romance
  • Scherzo
  • Imn hymn for mixed chorus
  • Collection de chansons
  • 3 Leider

Referencoj redakti

  1. Sadie, Stanley. (2001) The new Grove dictionary of music and musicians: Volume 2.
  2. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875.

Eksteraj ligiloj redakti