Esperanta Biblioteko Internacia

Esperanto-eldonserio

Esperanta Biblioteko Internacia estas kolekto de originalaj libroj kaj tradukoj de diversnaciaj esperantistoj.

Emblemo uzata en la serio

La libroj estis eldonitaj en formato 14x10 cm. de la entrepreno Möller & Borel, poste de Ader kaj Borel, kaj fine de Ellersiek & Borel en Berlino. En la kolekto 33 [1] libroj aperis inter 1909 kaj 1924.

Libroj eldonitaj en la serio redakti

 
Listo de publikigaĵoj el la serio.
 

Serio de Esperanto-libroj en la eldonejo Möller & Borel, Berlin

Recenzoj redakti

 
 La firmao Möller kaj J. Borel fondis tre rimarkindan kaj utilan kolekton de legolibroj kiuj precipe taŭgas por lernantoj kaj ankaŭ kiel literatura vulgarilo ĉar ĉiu volumeto malgraŭ sia eleganta formato kaj la bona presado kostis tre malmulte : 1/10 de spesmilo.
En tute aperis 33 numeroj de tiu kolekto de neriproĉeblaj, belstilaj verketoj kiuj sen la dubo troviĝas en ĉiuj Esperantaj hejmaj libraroj. 
— 1910(1964), Historio de Esperanto I, paĝo 303

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Courtinat, Léon 1964-1966 : Historio de Esperanto, Bellerive-sur-Allier, paĝo 303

Eksteraj ligiloj redakti