Esperanta Vikimanio

Esperanta Vikimanio estis internacia renkontiĝo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto, esperantlingva versio de la interreta enciklopedio Vikipedio. Ĝi okazis de merkredo la 26-a ĝis dimanĉo la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto (fondita en novembro 2001). Partoprenis proksimume 80 personoj[1] el 9 landoj.[2] Similan renkontiĝon de uzantoj de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio organizas jam ekde 2005 ĉiujare la Fondaĵo Vikimedio sub nomo Wikimania.

Konkluda diskuto dum Esperanta Vikimanio
Solenaĵo omaĝe al 10-jariĝo de Vikipedio en Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la esperantista renkontiĝo. Por la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj vidu Vikimanio.

Organizintoj redakti

La renkontiĝon organizis Ĉeĥa Esperanto-Asocio (iniciatinto de la ideo Pavla Dvořáková kun edzo Vladimír Dvořák) kunlabore kun aktivuloj de la organizo E@I (ĉefe Marek Blahuš kaj Yves Nevelsteen). Lokaj kunorganizantoj estis Klubo de geamikoj de Esperanto Svitavy, precipe ties prezidantino kaj ĈEA-vicprezidantino Libuše Dvořáková, kaj Gimnazio Svitavy. La aranĝo okazis kun financa subteno de la urbo Svitavy kaj de Regiono Pardubice.

Loko redakti

 
Chuck Smith antaŭ la salono Chuck

La aranĝon gastigis en ejoj de la Gimnazio Svitavy (Gymnázium Svitavy), studenta domo de la komerca akademio kaj ekonomika altlernejo (Domov mládeže Obchodní akademie a Vyšší odborné školy ekonomické), kaj la Esperanto-Muzeo en Svitavy (situanta en la Domo de Ottendorfer sur la ĉefa urba placo). La partoprenantoj loĝis en la studenta domo kaj por precipe vesperaj aktivaĵoj uzis unu el ties salonoj, honore nomitan "salono Chuck" laŭ la fondinto de la Vikipedio en Esperanto (kaj parodie al la tradicia ĉefsalono Zamenhof dum la Universala Kongreso de Esperanto).

Programo redakti

 
Pavla Dvořáková prelegas

Komence de la renkontiĝo, ĵaŭde la 27-an de oktobro la partoprenantoj estis solene akceptitaj ĉe la urbestro de Svitavy, sinjoro David Šimek. Sekvis tuttaga vikipedia trejnado ĉe komputiloj por kaj progresintoj kaj komencantoj (inkluzive lokan neesperantan publikon), okazis prelegoj (ne nur pri Vikipedio mem) kaj kunvenis specialaj laborgrupoj.

Solena prelega kaj muzika programo ("matineo") omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer kaj sekva tosto en Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. Pro la fakto ke tiu tago samtempe estas la nacia festo de Ĉeĥio (fondiĝo de la respubliko Ĉeĥoslovakio en 1918) en kiu oni ne laboras, ankaŭ multaj ĉeĥaj esperantistoj povis alveni kaj partopreni la programon tiutage.

Sabata posttagmeza ekskurso la 29-an de oktobro gvidis al la urbo Litomyšl kaj ties kastelo, inkluzive de omaĝo super la tombo de Karel Píč.

Partoprenintoj redakti

Formale al la aranĝo aliĝis kaj almenaŭ du tagojn ĝin partoprenis 33 esperantistoj;[3] aldone al ili proksimume 15 personoj partoprenis la ĵaŭdan trejnadon kaj proksimume 35 pliaj ĉeĥaj esperantistoj alvenis por partopreni la vendredan solenan programon. Sume do la Esperantan Vikimanion vizitis proksimume 80 personoj.[1] La partoprenintoj venis el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Germanio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Usono.[2]

Prelegoj redakti

La Esperantan Vikimanion ĉeestis kaj prelegis dum ĝi interalie:

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La nombroj pri partoprenintoj baziĝas parte sur la interreta listo de aliĝintoj kiu aperas ĉe Jam aliĝis (kie en la ĉefa listo enestas 33 personoj) kaj precipe sur taksoj ricevitaj de la organizinto Vladimír Dvořák, laŭ precizigo de la ĉeforganizintino kaj lia edzino Pavla Dvořáková (laŭ kiu ne nepre mendo de loĝado, sed pli ol unu-taga partopreno estas decida).
  2. 2,0 2,1 Tiuj ĉi landoj aperas en la interreta listo de aliĝintoj ĉe Jam aliĝis kaj estis eksplicite konfirmitaj de la organizinto Vladimír Dvořák.
  3. Esperanta Vikipedio festis sian dekjariĝon dum Vikimanio

Vidu ankaŭ redakti

Kadre de la matineo eksonis ankaŭ Sonatino en a minor de Jiří Antonín Benda

Eksteraj ligiloj redakti

 
Studenthejmo de la ekonomia mezlernejo en Svitavy, kie okazis parto de la programo

Tekstoj de prelegoj redakti

Raportoj post la aranĝo redakti

Televid- kaj radioelsendoj redakti

Artikoloj redakti

Fotogalerioj redakti

 
Intervjuo por Ĉeĥa radio
 
Intervjuo por slovaka programo de Ĉeĥa radio

Anoncoj antaŭ la aranĝo redakti