Esperantigo de homoj

Esperantigo de homaj nomoj estas la transskribo al Esperanto de la homaj propraj nomoj.
La vorto esperantigo estas foje uzata kiel sinonimo de esperantistigo; tiu uzo tamen estas evitinda, por ne konfuzi la du agadojn "fari ion Esperanta" kaj "fari iun Esperantisto".
Estas notinde krome, ke la A-finaĵo, ofte uzata kun virinaj nomoj (vidu la ĉi-postajn ekzemplojn), estas neracia. Efektive, tiu kutimo estas nur tiu de kelkaj kulturoj, kaj plie eĉ en tiuj kulturoj estas viraj nomoj kun A-finaĵo, kaj virinaj nomoj kun O-finaĵo. Tio do estas nelogika kaj netaŭga por lingvo kun internacia celo[1]. Krome, tiu uzo estas gramatike kontraŭfundamenta, ĉar propraj nomoj estas unuavice substantivoj[2]. Sekve, A-nomoj por virinoj ne estas malpermesitaj, precipe se la originala nomo estas A-finaĵa, sed por plene esperantigi virinajn nomojn, A-finaĵo ne estas nepra, kaj O-finaĵo preferindas.


Jen estas kelke da tradiciaj esperantaj nomoj:

Viroj
  • Alano
  • Benjameno
  • Cirilo
  • Eŭgeno
  • Georgo
  • Ivano
  • Roberto
  • Sim(e)ono
  • Tomaso
Virinoj
  • Amelio
  • Anjo
  • Belindo
  • Elizabeto
  • Hilda
  • Izabela
  • Julia
  • Katrina
  • Kristina
  • Olivo
  • Sofia
  • Sonja
Komunaj radikoj inter viroj (-o) kaj virinoj (-a)
  • Albert-o/a
  • Aleksandr-o/a
  • Daniel-o/a
  • Francisk-o/a
  • Johan-o/a
  • Karl-o/a
  • Laŭr-o/a
  • Mari-o/a
  • Miĥael-o/a
  • Paŭl-o/a
  • Petr-o/a
  • Viktor-o/ia

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti