Esperantigo de vortoj el araba fonto

Ne ekzistas unueca maniero esperantigi arabajn nomojn. Ofte oni tradukas ne rekte el la araba, sed tra aliaj lingvoj, ĉefe eŭropaj.

Atentindas, ke en la vikipedio en Esperanto prefere ne enkondukiĝu novaj esperantigoj de vortoj kiuj ne jam estas uzataj en la esperantlingvaj literaturo aŭ amaskomunikiloj. Pro tio por esperantigo de nacilingva nomo prefere notiĝu ekstera(j) referenco(j).

Ĝeneralaj reguloj redakti

Konsonantoj

Estas 28 konsonantoj en la araba, kvankam estas multaj malsimiloj inter la dialektoj

ء estas plejofte forigita

ب iĝas b

ت iĝas t

ث iĝas ts

ج iĝas ĝĵg depende de la dialekto

ح iĝas hĥ aŭ iafoje estas forigita

ج iĝas ĥ

د iĝas d

ذ iĝas dz

ر iĝas r

ز iĝas z

س iĝas s

ش iĝas ŝ

ص iĝas s

ض iĝas dz

ط iĝas t

ظ iĝas dz

ع estas plejofte forigita

غ iĝas gĥ

ف iĝas f

ق plejofte iĝas k, sed iafoje kaj depende de la dialekto ĝi povas iĝi gĥ aŭ eĉ esti forigita

ك iĝas k

ل iĝas l

م iĝas m

ن iĝas n

ه iĝas h

و povas iĝi ŭ, sed preferinda transskribi ĝin v

ي iĝas j

غ iĝas g


Mallonagaj kaj Longaj Vokaloj

La vokaloj a, i kaj u de la klasika araba povas esti mallongaj aŭ longaj (e kaj o nur ekzistas en dialektoj).

a redakti

Same la longan kiel la mallongan a oni kutimas redoni en esperanto per a, sen distingo pri vokala longo: Mohamedo (mallonga), Islamo (longa), Bagdado (mallonga kaj longa).

i kaj u redakti

Oni povus fari same pri la mallongaj i kaj u, t.e. redoni ilin per i kaj u senŝanĝe, kiel en Islamo (mallonga i), kaj do sendistinge je la respektivaj longaj vokaloj.

Aliflanke, oni povas redoni nur la mallongajn i kaj u respektive per e kaj o, kiel en Korano (mallonga u iĝas o). Cetere, ĉi tia transskribo redonas pli fidele la sonojn ne de la klasika sed de la moderna parolata araba. Ĉi tia esperantigo de la mallongaj vokaloj de la araba permesus lasi a kaj u por la longaj vokaloj. Ĝi tamen ne aplikiĝis en multaj kazoj, kiel pli supre montriĝis.

Rezulte, oni foje devas elekti inter konkurencaj formoj kiel hezbolaho kaj hizbulaho; manke de unueca sistemo, la dua ŝajnas preferinda.

Vidu ankaŭ redakti