Esperanto-Asocio de Britio

landa organizo de Esperanto en Britio, Landa Asocio de UEA

Esperanto-Asocio de Britio (EAB; angle Esperanto Association of Britain) estas la plej granda Esperanto-asocio en tiu lando. Ĝi fondiĝis en 1976 kiel registrita bonfara asocio surbaze de la Brita Esperanto-Asocio. EAB tiel estas la heredanto de iama BEA, kiu fondiĝis en 1904, kaj rigardis la jaron 2004 kiel sian propran centjariĝon.

Esperanto-Asocio de Britio
Esperanto Association of Britain
Emblemo de Esperanto-Asocio de Britio
Lando  Britio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1904 / 1976
Interretejo www.esperanto-gb.org
vdr

Agadoj redakti

EAB eldonas du revuojn:

  • EAB Ĝisdate (pli ofte konata laŭ sia angla nomo "Update"), kiu enhavas novaĵojn kaj diversajn artikolojn kaj en Esperanto kaj en la Angla;
  • La Brita Esperantisto, literatura kaj kultura revuo, tute en Esperanto.

EAB ankaŭ eldonas librojn en kaj pri Esperanto, instruas la lingvon per kursoj, kaj organizas ĉiujaran landan kongreson.

Strukturo redakti

Regionaj federacioj redakti

 
Leterfronto, 1988
 
emblemo de 2012

Tradicie la Esperanto-Asocio de Britio dividis tutan Brition inter regionaj federacioj, el kiuj tamen iuj pro tro grandaj geografiaj distancoj komence de la 21-a jarcento ne plu funkciis.[1] La Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside kune kun la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj iuj aliaj apartenas al la kontinue funkciantaj regionaj sekcioj.

Estraro redakti

En 2021 la membroj de la komitato estas[2]:

Sidejo redakti

 
memortabulo pri la inaŭguro de la nuna asocia sidejo, la Esperanto-domo Barlaston, en 2002

Ekde 2001 la sidejo de EAB troviĝas en la vilaĝo Barlastono (angle: Barlaston), kelkajn kilometrojn sude de la urbo Stoke-on-Trent, en Okcidentmezlanda Anglio. Ĝi havas rilaton kun la apuda Wedgwood Memorial College, kiun ĝi uzas por kursoj kaj kunvenoj. Ankaŭ la Biblioteko Butler (kiu enhavas la kolekton de Montague Butler) troviĝas en la samaj konstruaĵoj.

Antaŭaj oficejoj estis ĉe 17 Hart St, Londono, WC1 tiam 140 Holland Park Avenue, Londono, WC11.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Paul Gubbins pri la regionaj Esperanto-federacioj en La Brita Esperantisto, aŭtuno 2002
  2. angle “EAB People„ en la retejo de EAB