Esperanto-Praktiko

Esperanto-gazeto

Esperanto-Praktiko estis germana Esperanto-gazeto.

Tuj post la unua mondmilito Friedrich Ellersiek povis efektivigi planon, kiun li jam havis antaŭ la milito, nome: eldoni gazeton Esperanto-Praktiko por beletristiko kaj pliperfektigo. De jan./febr. 1919 ĝis nov./dec. 1921 Esperanto-Praktiko aperis monate en Esperanta kaj germana lingvoj kaj enhavis krom lingvaj demandoj kaj literaturo ankaŭ ekzercojn en germana lingvo kaj Esperanto; formato 23x15, 16-24 p. De jan.1923 ĝi fariĝis internacia gazeto kun formato 24x17. Pro la malfavora ekonomia situacio Esperanto-Praktiko de okt. 1923 fariĝis parto en Germana Esperantisto. En jan. 1927 Esperanto-Praktiko fariĝis denove memstara, formato ĝis dec. 1928: 24x17 kaj de jan. 1929-dec. 1931: 22x14; paĝnombro: 1927-31: 16-20.

Recenzo redakti

 
 Ĉi tiu „Instrua kaj literatura gazeto monata por perfektigo en la lingvo internacia“, kiu la unuan fojon estis eldonata jam en 1919 kaj de germana inflacia tempo ĝis nun aperis en la kadro de „Germana Esperantisto“, de l’ januaro nunjara denove aperas memstara. Ĉefredaktoro Ellersiek, respondeca red. Behrendt. Ĉi tiuj nomoj garantias bonan enhavon. 
— Aŭstria Esperantisto n029 (feb 1927)