Esperanto-informado

Esperanto-informado estas la disponigo de informoj pri Esperanto al la ĝenerala (neesperantista) publiko.

Nederlanda esperantisto Bart de Wit respondas al ĵurnalisto, UK 2008
UEA-varbilo, 1962

Dislimigo de aliaj terminoj redakti

Informado ŝajnas signifi la samon kiel publikaj rilatoj. Propagando estas uzata ĉefe kiel negativa esprimo, pro la historiaj spertoj kun politika propagando de ekstremistoj. Tamen Esperanto-propagando estas vaste uzata en la malnova literaturo.

Kapabloj de informadanto redakti

Estas dezirinde ke Esperanto-informadanto havu certajn kapablojn, nome

  • scipovu la lingvon Esperanto je bona nivelo kaj laŭeble havu sciojn pri la gramatiko;
  • konu la Esperanto-komunumon kaj ties lingvon;
  • sciu pri interlingvistiko kaj la lingvoj en la mondo;
  • povu adekvate agadi kun kaj al aliaj homoj, ankaŭ neesperantistoj;
  • bone scipovu la koncernan nacian lingvon uzatan;
  • kapablu uzi diversajn teknikajn helpilojn.

Tio ne signifas ke ĉiu devas kapabli ĉion. Sed por pliboniĝi ekzistas lernolibroj en naciaj lingvoj, ankaŭ parte ankaŭ en Esperanto. Foje Esperanto-asocio ofertas seminariojn por pliboniĝi en informado.

Laborterenoj redakti

Informadanto devas

  • havi bazan koncepton pri prezentinda Esperanto;
  • prepari informilojn por diversaj celoj;
  • serĉi la publikon / celgrupojn;
  • adekvate interrilati: ne estas celo transdoni laŭeble multe da informoj, sed interrilati tiel, ke la alparolato agrable rememoras la kontakton.

Informado kaj organizoj redakti

Ankaŭ individuoj povas informadi, fakte ofte eĉ devas, kiam ekzemple amiko demandas pri tiu hobio. Sed en la Esperanto-movado ekzistas ankaŭ organizaj strukturoj kun rilato al informado. En multaj naciaj Esperanto-asocioj ekzistas estrarano aŭ almenaŭ komisiito pri informado, krome en internaciaj asocioj kiel UEA kaj TEJO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti