Esperanto-movado en Tajlando
Estas malfacile sciiĝi, kiam ĝuste komenciĝis la Esperanto-movado en Tajlando. Tamen laŭ kolektitaj informoj tra interreto oni povas maldetale distingi periodojn je izolula, asocia kaj interreta.
Izolula periodo redakti
En tiu ĉi periodo estis informo pri izole loĝintaj esperantistoj en Tajlando, do ne estis informo pri grupo aŭ asocio.
- 1906-1907 laŭ Adresaro de la Esperantistoj montriĝis, ke J. Guénot[1] loĝis en Siamo (Tajlando). Verŝajne estis la unua esperantisto alilanda en la lando.
- 1928 laŭ esploro[3] de D-ro Dietterle montriĝis, ke ekzistis unu esperantisto en Bangkoko, tamen en la raporto ne aperis la nomo.
Asocia periodo redakti
En tiu ĉi periodo estis fondiĝoj de landaj asocioj; kaj en tiu ĉi periodo ekzistis aparta informo, ke kelkfoje komunistoj uzis Esperanton.[4]
- 1936 Tajlanda Esperanto-Asocio
- 1938 aperis la unua libreto verkita en la taja pri Esperanto Esperanto? ภาษาโลกคืออะไร? “Esperanto? Kio estas la monda lingvo?”
- 1980 Tajlanda Esperanto-Instituto, kiun fondis s-ro Prem Kulemekin.
- 1991 estis aparta Esperanto-rondo Esperantista Grupo en Bangkok.
Interreta periodo redakti
En tiu periodo la interreto estas facile uzebla kaj spuroj de Esperanto-agadoj estas multe registritaj tra interreto.
- 2005 fondiĝis Esperanto-kompanio MondEtur pri zorgado kaj servado.
- 2006 okazis en la hotelo Bangkok’s Royal Hotel[5] [6] la ESPERANTO FRIENDSHIP CONFERENCE (Amikeca Esperanto-Konferenco), kiun aranĝis la grupo LA LOKO[rompita ligilo]
- 2012 aperis la unua lernolibro Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek tradukita tajlingven de Mark Starrs, aŭstralia esperantisto loĝanta en Tajlando.
- 2015-2016 fondiĝis Esperanto-grupo en SWU, en la universitato Srinakharinwirot.
- ~2015- aperis provizore la unua Vortaro Esperanto-Taja[7], ĉefe kompilita de Geoffrey Sutton.
- 2016 fondiĝis Bangkoka Esperanto-Klubo "Verda Elefanto"
- 2018 okazis la unua Kunveno de Sudorientazia Junularo (KSJ), en la urbo Ajuttaja, Tajlando.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ Ludwik Lejzer Zamenhof. (1889–1909). Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XXVII/Parto 3. (Vikifontaro)
- ↑ L. KÖKÉNY kaj V. BLEIER, (1933), ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO, ĉe la artikolo Eroŝenko.
- ↑ D-ro Dietterle. (1928). TUTMONDA STATISTIKO ESPERANTISTA. Revuo Esperanto. p.134-136
- ↑ Ivo Lapenna, kaj aliaj. (1974). 15.4 Esperanto en aliaj landoj. Esperanto en perspektivo. p. 504
- ↑ TEXT AND SPEECHES BY LA LOKO[rompita ligilo], vizitita la 6-an de februaro 2019.
- ↑ Thailand Esperanto Frienship Conference filmeto ĉe Jutubo.
- ↑ Geoffrey Sutton, (2017), Unua Esperanto-Taja Vortaro, la provizora versio 21, vizitita la 23-an de marto 2019.