Esperanto. The Aggressor Language

La libro Esperanto. The Aggressor Language[1] estis manlibro de la usona armeo, eldonita en 1962. En armeaj manovroj oni trejnis militi kontraŭ iu fikcia malamiko nomata Aggressor (= "agresanto"). Por ne identigi la fikcian malamikon kun iu ekzistanta lando oni elektis doni al ĝi neŭtralan lingvon, Esperanton. Soldatoj partoprenantaj en la manovroj lernis iomete da Esperanto por povi kompreni malamikajn mesaĝojn.

Referencoj redakti

  1. Ekzemplero de la libro troviĝas en la Biblioteko Hector Hodler.

Eksteraj ligiloj redakti