Esperanto 2Esperanto II estas esperantido, ido de Esperanto, ĉar ĝi estas reformo de Esperanto proponita de René de Saussure en ties lingvo-projekto Antido en 1937. La ĉefa diferenco inter Esperanto II kaj Esperanto ne estas la ortografio aŭ la alfabeto, sed la akuzativo: -u anstataŭ -n, manko de adjektiva akordo kaj gramatikaj vortetoj.

Specimeno:

Vizitinte perhazarde la 2-a Universala Kongresu de Esperanto be Genevo (te 1906), mi farevis Esperantisto ey partoprenis tie la fondu de la Int(ernacia) Scienca Asocio Esperantista, kaes mi estis elektata sekretaro. Dum pli longe ki qin yaron mi anke estis chef-redaktoro de la Int(ernacia) Scienca Revuo, la oficiala organo de ta Asocio, kay tiam havis pliente ki 800 membrun. En 1907 okazis la 3-a Universala Kongreso de Esperanto be Cambridge, kaw mi anke beestis ey kie mia projekto de internacia helpmono estis akceptata di la Kongreso. Pos ta Kongreso aperis la riformprojekto Ido, verkita di Markezo de Beaufront ey Prof. Couturat. Mi tuy konsciis, ke ta projekto estas tute ne konforma al la spirito de Esperanto, kaes rimarkinda flexeblu Ido detruis per logika derivsistemo tro rigida por la chataga uzado de la lingvo skribe ey parole, ey dey ta tago mi komencis rifuti la pretendun de Ido en la Int(ernacia) Scienca Revuo. Dum mia laboro por la riformo de Esperanto mi examenis ne nur la projektu Ido, sed anke la interlingvun el la skolo "naturista" (Occidental, Latino sine flexione, etp.). Tala lingvoprojekton estas interesa, sed lina awtoron forgesis, ke la plej malfacila parto de la interlingva problemo ne estas la facila kompreno por la Okcidentanon, sed la facila parolado por cha popolon de la terglobo. Ey lo ankore pli malfacila ne estas krei interlingvu, sed ju vivigi, ey tu sukcesis nur Esperanto; forlasi la bazu Esperanta ey la grandega laboru yam farita di la Esperantiston estus vera frenezajo, tiente pli ke la Esperantiston niam akceptos lingvu tute nova.

Esperante:

Vizitinte perhazarde la 2-an Universalan Kongreson de Esperanto en Genevo (en 1906), mi faris Esperantisto kaj partoprenis tie la fondon de la Int(ernacia) Scienca Asocio Esperantista, de kiu mi estis elektita sekretaro. Dum pli longe ol kvin jaroj mi ank estis ĉef-redaktoro de la Int(ernacia) Scienca Revuo, la oficiala organo de tiu Asocio, kiu tiam havis pli ol 800 membrojn. En 1907 okazis la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo, kiun mi ankaŭ ĉeestis kaj kie mia projekto de internacia helpmono estis akceptita de la Kongreso. Post tiu Kongreso aperis la reformprojekto Ido, verkita de Markizo de Beaufront kaj Prof. Couturat. Mi tuj konsciis, ke tiu projekto estas tute ne konforma al la spirito de Esperanto, kies rimarkindan flekseblon Ido detruis per logika derivsistemo tro rigida por la ĉiutaga uzado de la lingvo skribe kaj parole, kaj ekde tiu tago mi komencis rifuzi la pretendojn de Ido en la Int(ernacia) Scienca Revuo. Dum mia laboro por la reformo de Esperanto mi ekzamenis ne nur la projekton Ido, sed ank la interlingvojn el la skolo "naturalisma" (Occidental, Latino sine flexione, ktp.). Tiaj lingvoprojektoj estas interesaj, sed ilia aŭtoroj forgesis, ke la plej malfacila parto de la interlingva problemo ne estas la facila kompreno por la Okcidentanoj, sed la facila parolado por ĉiuj popoloj de la terglobo. Sed plej malfacile ne estas krei interlingvon, sed ĝin vivigi, kaj tion sukcesis nur Esperanto; forlasi la bazon Esperantan kaj la grandegan laboron jam faritan de la Esperantistoj estus vera frenezaĵo, des pli ke Esperantistoj neniam akceptos lingvon tute novan.

Lo eble estas abstrakta artikolo, kiel en la latinaj lingvoj, kiu estus la esperante; la signifo de tiente estas neklara, kvankam verŝajne signifas "des" aŭ "tiom". Eble 'lo pli' estas 'plej'.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.