Esperanto in Rubrieken
Laŭrubrika vortaro nederlanda-Esperanta
Esperanto in Rubrieken (Esperanto laŭrubrike) estas vortareto nederlanda-Esperanta kompilita de W.H.W. van Liempt kaj eldonita en 1979 de Stichting Esperanto bij het Onderwijs.
Esperanto in Rubrieken | ||
---|---|---|
Aŭtoro | W.H.W. van Liempt | |
Eldonjaro | 1979 | |
Urbo | Bodegraven | |
Eldoninto | Stichting Esperanto bij het Onderwijs | |
Paĝoj | 147 | |
Pritraktataj estas 33 rubrikoj, sed antaŭe la Esperanta gramatiko ankaŭ estas mallonge priskribata (prononco, akuzativo, konjugacio, prefiksoj, sufiksoj, tabelvortoj). Jen la rubrikoj :
- La homo
- Sano kaj malsano
- Familio kaj parencaro
- Loĝi
- Vestaro
- Nutraĵoj kaj ĝuaĵoj
- Meblaro
- Endomaj okupadoj
- La bestaro aŭ faŭno
- La floraro aŭ flaŭro
- La farmbieno
- Metioj kaj profesioj
- Iloj aŭ instrumentoj
- La vetero
- La tempo
- La urbo
- Publikaj amuzaĵoj
- La instruado
- La trafiko
- La geografio : landnomoj
- Vojaĝi
- La poŝto
- Legado kaj skribado
- La registaro
- La komerco
- La ŝipveturado aŭ navigado
- Armeo kaj floto
- Tekniko
- Juro kaj leĝo
- Sporto kaj ludo
- Religio kaj eklezio
- Muziko kaj kantado
- Proverboj kaj esprimoj