Esperanto sub la Suda Kruco

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto sub la Suda Kruco estas la Esperanto-gazeto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio. La redaktisto estis dum multaj jaroj la honora membro de UEA Donald Broadribb. Poste sekvis interalie Chris Krägeloh kaj Ŝandor Monostori (almenaŭ de 2008 ĝis 2010). Inter 2011 kaj 2013 sekvis Kam Lee kaj David Ryan. Ekde 2014 ĝi estas redaktata de David Ryan kaj Joanne Johns.

Esperanto sub la Suda Kruco
Kovrilpaĝo de Esperanto sub la Suda Kruco, junio 2015 (sur la kovrilo: Luis von Ahn, kreinto de Duolingo)
Kovrilpaĝo de Esperanto sub la Suda Kruco, junio 2015 (sur la kovrilo: Luis von Ahn, kreinto de Duolingo)
revuo
Speco oficiala organo
Formato tutkolora revuo
Periodeco tri- aŭ kvarfoje jare

Lando  Aŭstralio  Nov-Zelando
Posedanto Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA), Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA)
Publikigisto CMYK Colour Online, Melburno, Aŭstralio
Redaktisto David Ryan, Joanne Johns
ISSN 1038-9380

Retejo En la retejo de AEA
vdr

Enhavo redakti

Ene de la revuo troviĝas eseoj, rakontoj, intervjuoj, esprimoj de vidpunkto kaj pri Esperanto kaj pri ĉiutaga vivo, leteroj, recenzoj de libroj, raportoj kun amaso da fotoj. Fine de ĝi aperas anoncoj de venontaj Esperanto-aranĝoj kaj kelkfoje krucvortenigmoj.

Sur la malantaŭa paĝo troviĝas teksto skribita en la angla, “What is this?” (Kio estas tio?), kiu priskribas Esperanton al angla-parolantoj kiuj hazarde trovus la revuon kaj ne scias pri tio.

Eksteraj ligiloj redakti